José LEZAMA LIMA (naskiĝis la 19-an de decembro 1910 en Havano, mortis la 8-an de aŭgusto 1976 en Havano) estis fama kuba verkisto.

José Lezama Lima
Persona informo
José Lezama Lima
Naskiĝo 19-an de decembro 1910 (1910-12-19)
en Havano
Morto 9-an de aŭgusto 1976 (1976-08-09) (65-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kubo vd
Alma mater Universitato de Havano vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • poeto-juristo • thinker • juristo vd
Laborkampo beletro • Cuban literature • estetikojuro vd
Aktiva dum 1930– vd
Verkado
Verkoj Paradiso vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis la 19-an decembro 1910 en Havano (Kubo). Lia patro estis kolonelo kaj la familio loĝis en usona militkampadejo, kie la patro postenis. La familio apartenis al burĝa tavolo ligita al hispaniaj devenoj (la eŭska familinomo estos porĉiama simbolo de tio). La familio revenis al Kubo kaj la patro mortis subite kaj neatendite en 1919, kio ŝokegis kaj la tutan familion kaj la personon de José, kiu de tiam rilatis kun sia patrino per tre specifa ammaniero.

Li studis Juron kaj partoprenis en studenta movado kontraŭ la diktatoreco de Machado [maĈAdo]. Ekde 1929 li loĝis en burĝa hejmo de malnova Havano unue kun sia patrino kaj post ties morto (1964) kun sia edzino (ekssekretariino) María Luisa Bautista, kvankam oni parolis pri samseksemeco eble plie pro stetikaj kialoj. Post la venko de la kastrisma reĝimo li postenis en oficialaj laborlokoj. Li mortis la 9an aŭgusto 1976 pro astmaj malfacilaĵoj, kiujn li suferis ekde infanaĝo.

Literatura graveco redakti

Kvankam li eklaboris kiel jura laboristo en advokata entrepreno, tuj (jam en la 30-aj jaroj) li rilatis kun avangardaj verkistoj: revuo Verbum (vorto, en la latina), Espuela de plata (Arĝenta sprono) ktp. En 1937 li aperigas sian poemon “Muerte de Narciso” (Morto de N.) kaj en 1941 sian unuan poemaron Enemigo rumor (Malamika onidiro). En 1944 li fondis kun José Rodríguez Feo la revuon Orígenes (Devenoj) kie li publikos la kvin unuajn ĉapitrojn de sia majstra verko Paradiso.

Je la 50-aj jaroj Lezama ekverkas eseojn, unue pri la esenco de poezio kaj pri la esenco de la kuba sento. La eco de lia literatura teorio ĉirkaŭas la ideon, ke la kuba sento, malsimile de aliaj sudamerikaj intelektularoj, rilatas sufiĉe al la hispanaj kulturaj tradicioj (Devenoj). Tra tiuj ideoj Lezama baziĝas sur la graveco de la baroka stilo por verki sian majstroverkon Paradiso, kiu aperos nur en 1966, jarojn post la venko de la revoluciuloj, sed kiun verkis Lezama ekde multaj jaroj antaŭ la revolucio.

Lezama Lima influis multajn sudamerikajn kaj hispanajn verkistojn. Kelkaj konsideris lin majstro, kiel Severo Sarduy.

Kelkaj verkoj redakti

En “Muerte de Narciso” aperas jam la influoj, kiuj disvolviĝos en lia estonta verkaro: Góngora, Mallarmé, Valéry, la hispana novgongorismo. En tiu epoko Lezama rilatis multe kun Juan Ramón Jiménez, tiam loĝanta en la Karibo.

Paradiso (1966) estas ambiciega romano kiu priskribas unue infanecon, poste amikecon de junulo - ĉu alia Lezama - kaj en la tria parto serĉadon de plej altan sperton kaj literaturan kaj vivan en rolulo, kiu estas kaj ne estas la propra verkisto.

Fragmentos a su imán (Pecojn al ilia magneto) estas ampleksa libro kiu kolektas multajn poemojn verkitajn dum kvin jaroj antaŭ la morto de Lezama; ĝi aperis en 1977, unu jaron post ties morto.

Samjare aperis Oppiano Licario, ŝajna daŭrigo de Paradiso, sed kiu ne estis finita de sia aŭtoro. En ĝi aperas la samaj roluloj, kiel en Paradiso: Cemí, Fronesis, Foción kaj kompreneble Oppiano Licario. Dek jarojn post la sukceso de Paradiso, Lezama Lima denove insistas per romano, kvankam tute temas pri genro ne facila akcepti kaj enhavi tiom da poezio kaj perlingva ludo, kiom Lezama Lima uzas kutime.

Verkaro redakti

  • Muerte de Narciso. (poemo) 1937
  • Coloquio con Juan Ramón Jiménez. 1938
  • Enemigo Rumor. (poemaro) 1941
  • Aventuras Sigilosas. (poemaro) 1945
  • La Fijeza (poesía). 1949
  • Arístides Fernández. (eseo) 1950
  • Analecta del Reloj. (eseo) 1953
  • La expresión americana. (eseo) 1969
  • Tratados en La Habana. (eseo) 1958
  • Dador. (poemaro) 1960
  • Antología de la poesía cubana. 1965
  • Órbita de Lezama Lima. 1966
  • Paradiso. 1966
  • Los grandes todos. (Antologio)
  • Posible imagen de Lezama Lima. 1969
  • Esfera imagen. Sierpe de Don Luis de Góngora
  • Las imágenes posibles. (eseo) 1970
  • Poesía Completa. 1970
  • La cantidad hechizada. (eseo) 1970
  • Introducción a los vasos órficos 1971
  • Las eras imaginarias (eseo) 1971
  • Obras completas. 1975
  • Oppiano Licario. 1977
  • Fragmentos a su imán (poemaro) 1978

Eksteraj ligiloj redakti