José Luis Martínez-Almeida

José Luis MARTÍNEZ-ALMEIDA Navasqüés (Madrido, 17-a de Aprilo 1975) estas hispana advokato kaj politikisto, membro de la dekstrema Partido Popular, urbestro de Madrido ekde Junio 2019.

José Luis Martínez-Almeida
Persona informo
José Luis Martínez-Almeida
Naskiĝo 17-an de aprilo 1975 (1975-04-17) (48-jaraĝa)
en Madrido,  Hispanio dum la regado de Franco
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Pontifika Universitato Comillas • Retamar IB World School vd
Partio Popola Partio vd
Familio
Edz(in)o Teresa Urquijo y Moreno vd
Parencoj Pablo Martínez-Almeida y Nacarino • Emilio de Navasqüés y Ruiz de Velasco vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li devenas el familio katolika kaj altklasa.[1] Li studis juron kaj plenumis diversajn altajn postenojn en la 2000-aj jaroj por la Madrida Regiono. Dum la 2010-aj jaroj li partoprenis en la lukto por la povo interne de la partio PP fare de la diversaj frakcioj.

En Januaro 2019 oni konis la decidon de Pablo Casado elekti Martínez-Almeida kiel aspiranto de la PP al la urbestreco de Madrido.[2] Estante la unua en la listo de kandidatoj de la PP en la municipa balotado de la 26a de Majo, li atingis rezulton por esti elektita skabeno. Atinginte la PP interkonsenton koalicia kun Ciudadanos kun la apogo de ekstremdekstra partio Vox,[3]​ Martínez-Almeida iĝis urbestro de Madrido la 15an de Junio 2019.[4]

Dum sia balotkampanjo li proponis malfari unu de la dedidojn de la antaŭa municipa konsilantaro, nome la zonigo de malaltaj elsendoj nome Madrid Central.[5]​ Laŭ tiu promeso, la 1an de julio[6]​ li nuligis la sistemon dum tri monatoj, kaj ĉesigis la monpunadon. Ekologiistoj kiel Greenpeace faris protestojn.[7]​ Unu semajnon poste tribunalo de Madrido restarigis la monpunadon, pro kio sekvis la kontrolon de malaltaj elsendoj.[8]

Ekde sia alveno al la urbestreco de Madrido, Almeida promociis la senhomigon kaj fermon de granda kvanto de socialaj centroj de la urbo, kiel La Dragona, La Ingobernable, La Yaya, El EVA aŭ la Liberecana Ateneo de Vallekas, laŭ sia promeso dum balotkampanjo. Aktuale tiuj konstruaĵoj plue estas abandonitaj same kiel antaŭ iliaj okupadoj.

Notoj redakti

  1. Piñón, Manu (27a de Majo 2019). «La conexión con la realeza de Martínez-Almeida, el próximo alcalde de Madrid». Vanity Fair.
  2. «Isabel Díaz Ayuso y Martínez-Almeida, candidatos del PP a la Comunidad y al Ayuntamiento de Madrid». ABC (Madrid).
  3. Rodríguez-Pina, Gloria (15a de junio 2019). «El popular Martínez Almeida, alcalde de Madrid con los votos de Ciudadanos y la ultraderecha». El País. ISSN 1134-6582. Konsultita la 16an de Majo 2021.
  4. «Jose Luis Martínez Almeida, nuevo alcalde de Madrid». Telemadrid. 15a de junio 2019. Konsultita la 16an de Majo 2021.
  5. Agencias, El Periódico (26a de marto de 2019). «Más Madrid apuesta por ampliar Madrid Central y el PP y Vox por eliminarlo». elperiodico. Konsultita la 16an de Majo 2021.
  6. Minder, Raphael (1a de julio 2019). «As Cities Limit Traffic Pollution, Madrid Reverses a Driving Ban». The New York Times. ISSN 0362-4331. Konsultita la 16an de Majo 2021.
  7. Objective, The. «Un grupo de activistas de Greenpeace cortan el acceso al tráfico a Madrid Central». The Objective. Konsultita la 16an de Majo 2021.
  8. Medina, Miguel Ángel (6a de julio 2019). «Un juez reactiva Madrid Central para evitar que la contaminación suba “sin control alguno”». El País (Madrid). ISSN 1134-6582. Konsultita la 29an de majo 2020.