José Luis Sierra Pando estas eks-futbalisto el Ĉilio kaj nuna teamestro. Li naskiĝis en la 5-a de decembro de 1968 en la urbo Santiago.

José Luis Sierra
Persona informo
Naskonomo José Luis Sierra Pando
Naskiĝo 5-an de decembro 1968 (1968-12-05) (55-jaraĝa)
en Santiago de Ĉilio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Ĉilio
Alma mater Q5776915
Familio
Infano José Luis Sierra
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Biografio redakti

Domingo Sierra, antikva direktoro de Unión Española futbalklubo de Ĉilio, post kiam lin konvinkis amiko, kondukis sian filon José Luis fari ekzamenon en la malsuprrangaj teamoj de la klubo en januaro de 1985, kiu estis aprobita. La junulo Sierra faris sian profesian debuton kontraŭ la skipo de Universidad de Chile en novembro de 1988. Li ludis tie ĝis 1989 kiam lin dungas Real Valladolid, el Hispanio. Ekonomiaj kaj sportaj problemoj en la klubo igis lin reveni al Unión Española en 1990, kie en 1992 kaj 1993, li venkis la Pokalon de Ĉilio kun Unión Española. En 1994, li ludis en la Pokalo Liberigintoj de Ameriko, eliminite de São Paulo FC. Spite al la malvenko, la brazila teamo lin dungis por la sezono de 1995, sed misadaptiĝo igas lin reveni al Ĉilio en la venonta jaro. En 1996, en Colo-Colo, li venkas la Ĉilian Ĉampionumon (unua nivelo) kaj la Pokalon de Ĉilio. Denove, li fariĝas ĉampiono de la Ĉilia Ĉampionumo (fermiĝa turniro) en 1997 kaj de la unua nivelo en 1998. En la sama jaro, li estas vokita de la nacia selektitaro por ludi la Mondpokalon de 1998. Unu jaron poste, li ludis iomete en la meksika klubo de Tigres de la UANL kaj revenas al Colo-Colo. Post la bankaroto de Colo-Colo en 2002, li revenas al Unión Española. En la klubo kie li debutis, li denove fariĝis Ĉilian Ĉampiononon (malfermiĝa turniro) en 2005. Li emeritiĝis en 2009 kaj nuntempe estas teamestro de la junula teamo de Unión Española.

Skipoj en kiuj ludis li redakti

Pokaloj redakti

Ĉilia Ĉampionumo de Futbalo

Ĉilia Pokalo de Futbalo

Kuriozaĵoj redakti

  • En 2005, Sierra estis elektita de la ĉiliaj ĵurnalistoj la plej bona ludisto de la jaro.