José Manuel Durão Barroso

José Manuel Durão BARROSO [ĵuzE manŭEL duraŭ(n) baROzu] (naskiĝinta la 23-an de marto 1956 en Lisbono) estas portugala politikisto. Li estis la prezidanto de la Eŭropa Komisiono inter 2004 kaj 2014; vidu: Komisiono Barroso 1 kaj Komisiono Barroso 2.

José Manuel Durão Barroso
Persona informo
José Manuel Barroso
Naskiĝo 23-an de marto 1956 (1956-03-23) (68-jaraĝa)
en Lisbono
Religio katolikismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Alma mater University of Lisbon School of Law • Universitato Georgetown • Walsh School of Foreign Service • Universitato de Ĝenevo vd
Partio M.R.P.P. • Socialdemokrata Partio vd
Subskribo José Manuel Durão Barroso
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
Laborkampo internaciaj rilatoj vd
Ĉefministro de Portugalio
Dum 20022004
11-a Prezidanto de la Eŭropa Komisiono
Dum 20042014
Antaŭulo Romano Prodi
Sekvanto Jean-Claude Juncker
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barroso studis juron en la Universitato de Lisbono kaj finstudis en Ĝeneva Universitato ekonomi- kaj sociosciencon. Kiel profesora asistento, li specialiĝis al internacia politiko kaj daŭrigis sian karieron post la lisbona universitato en la Ĝeneva kaj pli poste en Vaŝintono, kie li esploris por la doktoriĝo (PhD). En 1980 li iĝis direktoro de sekcio pri la internaciaj rilatoj en la Uversitato Lusíada en Porto.

Lia politika kariero komenciĝis jam en la studanta tempo, ankoraŭ antaŭ la dianta revolucio de 25-a de aprilo de 1974. Li estis partiestro de la komunista portugalaj laboristoj - Movimento Revolucionário do Proletariado Português -, maoisma partio. Sed li poste deflankiĝis de la maoismo kaj aniĝis decembre de 1980 en Partido Social Democrata (PSD), al - spite al la nomo - dekstra, civita partio, kiu apartenas hodiaŭ en la Eŭropa Parlamento al la frakcio de la Eŭropa Popolpartio.

Ŝtupoj de lia politika kariero:

  • de 1985 ĝis 1987: sekretario en la Ministerio pri internaj aferoj.
  • de 1987 ĝis 1992: ŝtatsekretario pri la ekstera kaj internacia kunlaboro.
  • de 1992 ĝis 1995: Ministro pri eksteraj rilatoj.
  • 1999: partiestro de la konservativa partio

Ekde la 6-a de aprilo de 2002, post sukcesaj parlamentaj elektoj, ĝis la 29-a de junio de 2004 li estis ĉefministro de Portugalio. Li rezignis en tiu lasta dato por fariĝi prezidanto de Eŭropa Komisiono.

Pliaj informoj pri lia agado

Durão Barroso estas edziĝinta kaj havas tri infanojn.

Vidu ankaŭ redakti