José María Morelos

Meksika generalo

José María MORELOS y Pavón (Valladolid, 30-a de Septembro 1765 - Ecatepec, 22-a de Decembro 1815), konata ankaŭ simple kiel José María Morelos, estis pastro, militisto kaj politikisto de Nova Hispanio kiu elstaris kiel ĉefo de la insurekcio de la dua etapo de organizado de la Meksika Milito de Sendependeco (1811 ĝis 1815).

José María Morelos
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1765 (1765-09-30)
en Morelia
Morto 22-an de decembro 1815 (1815-12-22) (50-jaraĝa)
en Ecatepec de Morelos
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Meksikurbo vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Alma mater Universidad Michoacana de San Nicolás de Hidalgo vd
Subskribo José María Morelos
Familio
Infanoj Juan Almonte vd
Profesio
Okupo pastromilitistopolitikisto vd
Aktiva dum 1810– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis komisiita de Miguel Hidalgo, la 20-an de Oktobro 1810 en Charo, Michoacán, kiel ĉefo de la insurekcio en al sudo de Meksiko, zorgita kapti ranĉojn kaj gravajn urbojn, same kiel kontroli la komunikadon kun havenurboj de Azio, ĉefe kun Manilo, Filipinoj, kiu tiam estis administracie parto de Nova Hispanio. Lia ĉefa misio estis okupi la havenon de Akapulko, konsiderita strategia por la komunikado de la Nova Hispanio.[1]

Ekde 1811 ĝis la komenco de sia milita dekadenco en 1814, Morelos, helpita de siaj oficiroj, sukcesis konkeri plej parton de la sudo de la lando kaj parton de la centro, en la regiono de la nuna subŝtato Morelos, kie okazis, inter la 9-a de Februaro kaj la 2-a de Majo 1812, lia plej fama militago, nome la Sieĝo de Cuautla, en la samnoma urbo, kiu igis lin la plej grava malamiko de la hispanmonarkia armeo.

Li ankaŭ organizis la Kongreson de Anáhuac, nome la unua leĝofara institucio de la Historio de Meksiko, kies sesioj okazis en Chilpancingo (aktuale Guerrero) dum Septembro kaj Novembro 1813. Tie Morelos prezentis la dokumenton Sentimientos de la Nación (Sentoj de la Nacio) inspirita de li mem kaj redaktata de Andrés Quintana Roo. La Kongreso aprobis la 22-an de Oktobro 1814, en Apatzingán, la unuan konstitucion de Meksiko, kvankam Morelos poste deklaris, ke ĝi «estas malbona ĉar nepraktikebla».[2]

Post kelkaj malvenkoj, li estis kaptita la 5-an de Novembro 1815 en Temalaca,[3]​ fare de la kolonelo Manuel de la Concha de la hispanmonarkia armeo, juĝita de la Inkvizicio kaj finfine mortpafita en San Cristóbal Ecatepec, la 22-an de Decembro 1815

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Tiam, al la haveno de Akapulko venis la Manila galiono, kun la varoj komerce devenaj el Filipinoj.
  2. Juĝo de la Inkvizicio al Morelos, novembro 1815.
  3. Kelkaj fakuloj indikas «Tezmalaca», kaj aliaj «Tesmalaca».

Bibliografio redakti

  • BENÍTEZ, José Roberto, Morelos, su casa y su casta en Valladolid/Morelia, Universidad de San Nicolás de Hidalgo, 1947.
  • BULNES, Francisco, La guerra de independencia, Morelos-Hidalgo, México, El caballito, 1982.
  • CHÁVEZ, Ezequiel, Morelos, México, Jus, 1957.
  • DROMUNDO, Baltasar, Morelos, México, FCE, 1984.
  • GONZÁLEZ, Luis, El Congreso de Anáhuac, México, Cámara de Senadores, 1963.
  • GUEDEA, Virginia, José María Morelos y Pavón, Cronología, México, UNAM, 1992
  • HERREJÓN PEREDO, Carlos, Morelos, vida preinsurgente y lecturas, Zamora, El Colegio de Michoacán, 1984.
  • HERREJÓN PEREDO, Carlos, Los procesos de Morelos, Zamora, El Colegio de Michoacán, 1985.
  • HERREJÓN PEREDO, Carlos, Morelos, documentos inéditos de vida revolucionaria, Zamora, El Colegio de Michoacán, 1987.
  • LEMOINE VILLICAÑA, Ernesto, Zitácuaro, Chilpancingo y Apatzingán, tres grandes momentos de la Insurgencia Mexicana, en Boletín del Archivo General de la Nación, México, 1963, IV, núm. 3, pp. 385-710.
  • LEMOINE VILLICAÑA, Ernesto, Morelos. Su vida revolucionaria a través de sus escritos y otros testimonios de la época, México, UNAM, 1965.
  • LEMOINE VILLICAÑA, Ernesto, Morelos y la revolución de 1810, México, Gobierno del Estado de Michoacán, 1979.
  • MARTÍNEZ PEÑALOZA, María Teresa, Morelos y el poder judicial de la insurgencia mexicana, México, 1985.
  • TEJA ZABRE, Alfonso, Vida de Morelos, México, INEHRM, 1985.
  • TIMMONS, Wilbert H., Morelos, sacerdote, soldado, estadista, México, FCE, 1983.
  • VARGAS MARTÍNEZ, Ubaldo, Morelos, siervo de la Nación, México, Porrúa, 1971.