Josef Šnejdárek (n. 2-a de aprilo 1875, Napajedla – m. 13-an de majo 1945, Casablanca), estis ĉeĥa armea oficiro, partopreninto de la unua mondmilito, septaga milito je Teŝinio kaj bataloj en Slovakio kontraŭ Hungara Sovetrespubliko

Josef Šnejdárek
Generalo Josef Šnejdárek
Generalo Josef Šnejdárek
Naskiĝo 2-an de aprilo 1875
en Napajedla, Moravio
Aŭstrio-Hungario
Morto 13-an de majo 1945,
en Casablanca
Maroko Maroko
Soldata kariero
Rango: armea generalo
Deĵoris en: aŭstria-hungara armeo, ĉeĥoslovakaj legioj
Militoj: unua mondmilito, septaga milito
Bataloj: hungara-ĉeĥoslovaka milito
Persona informo
Tombo cemetery in Napajedla
Lingvoj franca
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioFrancioAŭstrio-Hungario
Memorigilo Josef Šnejdárek
Okupo
Okupo militisto • memuaristo
vdr

La junaĝo, legioj kaj Granda milito redakti

Šnejdárek naskiĝis en familio de muelisto. Fininte kadetan lernejon li enpaŝis en aŭstria-hungara armeo. Li deĵoris en Budapeŝto kaj en Innsbruck. El la austria-hungara armeo li foriris kaj enpaŝis en francan fremdulan legion, en kies vicoj li partoprenis en bataloj en norda Afriko.

En la unua mondmilito Šnejdárek batalis en okcidenta fronto, li estis kelkfoje vundita kaj honorigita. Li agadis en ĉeĥoslovakaj legioj en Francio.

Ĉeĥoslovakio redakti

 
Domo de V. Mezera, direktoro de ŝparejo en Orlová, post nesukcesa atenco kontraŭ Josef Šnejdárek

En la jaro 1919 Šnejdárek (kiel franca civitano) revenis en Ĉeĥoslovakion. Li fariĝis komandanto de la ĉeĥoslovakaj soldataroj operacantaj en Teŝinio kaj gvidis la ĉeĥoslovakan armeon en Septaga milito kontraŭ Pollando.

La 15-an de majo 1920 du anoj de pola soldata organizaĵo Polska Organizacja Wojskowa el ordono de ties gvidantaro provis murdi Šnejdárek-on. Šnejdárek tiutempe loĝis en Orlová, en loĝejo de sia amiko direktoro de ŝparejo Mezera. La atenco ne sukcesis - bombo onidire lokigita sub lito de Šbejdárek ja eksplodis, sed difektita estis sole la domo.[1]

 
Josef Šnejdárek antaŭ Kalvario en Banská Štiavnica en junio de 1919

Poste li fariĝis komandanto de divizio en bataloj kontraŭ Hungara Sovetrespubliko en Slovakio, kie li venkis en batalo je Zvolen kaj liaj soldataroj iom post iom konkeris parton de la eksa Hungara reĝlando. Tamen nur en la jaro 1927 Šnejdárek formale foriris el la franca armeo kaj enpaŝis en la ĉeĥoslovakan armeon.

En la ĉeĥoslovaka armeo Šnejdárek estis nomita armea generalo kaj landa soldatata komandanto en Slovakio. En la jaro 1932 li igis ordonon al fortikigo de bratislava Petržalka per betonaj fuortoj. Ĉi tie ankaŭ elkreskis 9 objektoj. En duono de la 30-aj jaroj li estis emeritigita.

Fino de la vivo redakti

En la jaro 1939 Šnejdárek foriris ĝis Francio. Post konkero de Francio li foriris en nordan Afrikon, kie li ankaŭ mortis. Liaj korprestaĵoj estis en la jaro 1996 transportitaj el Casablanca en familian tombon en Napajedla.

En la jaro 1939 li publikis sian aŭtobiografion nomita Kion mi travivis. Tiu estis reeldonita en la jaro 1994 sub nomo Marŝu aŭ mortu!

Referencoj redakti

  1. GAWRECKI, Dan. Studie o Těšínsku 15. Politické a národnostní poměry v Těšínském Slezsku 1918-1938. Český Těšín : Muzeum Těšínska, 1999. p. 57.

Literaturo redakti

Eksteraj fontoj redakti