Josef AUGUSTA (n. 17-an de marto 1903 en Boskowitz; m. 4-an de februaro 1968 en Prago) estis ĉeĥa paleontologo.

Josef Augusta
Persona informo
Josef Augusta
Naskiĝo 17-an de marto 1903 (1903-03-17)
en Boskovice
Morto 4-an de februaro 1968 (1968-02-04) (64-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Alma mater Masaryk-Universitato vd
Profesio
Okupo verkisto • paleontologo • universitata instruisto • verkisto de nefikcio • prozisto vd
Laborkampo paleontologiogeologiovulgarigo de scienco vd
Aktiva en BrnoOlešnice vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Augusta estis filo de financofististo. Li lernis en gimnazi de Boskovice kaj poste studis en la MASARYK-universitato, Brno. Dum studado kaj post li ĝis 1931 li estis tie asistanto en la Brnoa geologia instituto. Ekde 1932 li instruis en la lernejo de Oels, sed jam post unu jaro ŝanĝis al Karla universitato, Prago. 1939 li titoliĝas profesoro kaj – dum dua mondmilito la universitato ne deĵoris – laboras en la ŝtata prigeologia instituto. Post fino de la milito li revenas al la universitato, instruas tie ĝis 1968 kaj estas 1957 – 1959 dekano de la geologia-geografia fakultato.

Esplorfakoj redakti

Augusta ĉefe pritraktis la esploron de kaj bestoj kaj plantoj el perm-epoko. Li famiĝis per la popularscienca laborado pri palentologio, stratigrafio kaj geologio.

Verkado redakti

Augusta liveris al la ĉeĥa pentristo Zdeněk BURIAN modelojn pri praepokaj terenoj kaj dinosaxuroj, parte ankaŭ mem skizis. Komune ambaŭ kreis rekonstruaĵojn pri paleontologiaj temoj. Iliaj verkoj libroforme ankaŭ eksterlande eldoniĝis.

Krome li verkis pli ol 120 sciencajn pritraktaĵojn kaj estis scienca konsildonisto por la filmo »Vojaĝo al praepoko« (»Cesta do pravěku«, 1955) de la reĝisoro Karel ZEMAN.

Verkaro redakti

Ĉeĥlingvaj:

  • »Divy prasvěta«, 1942
  • »Draci a obři«, 1947
  • »Hlubinami pravěku«/»Z hlubin pravěku«, 1956
  • » Karpatský jelen a jeho rod«, 1942
  • »Lovci jeskynních medvědů«, 1947
  • »Naše ZOO«, 1955
  • »Opolidé a předlidé«, 1961
  • »Pravěké ptactvo«, 1949
  • »U pravěkých lovců«, 1971
  • »Úvod do všeobecné paleontologie«, 1936
  • »Z pradějin člověka«/»Z pradějin lidstva«/»Z pradějin tvorstva«, 1954
  • »Z vývojových a kulturních pradějin člověka«, 1957
  • »Zavátý život«, 1944
  • »Zrození Venuše«, 1960
  • »Ztracený svět«, 1948

Filmografio redakti