Josef Jaroslav Langer

Josef Jaroslav LANGER (naskiĝis la 12-an de novembro 1806 en Lázně Bohdaneč - mortis la 28-an de aprilo 1846 en Lázně Bohdaneč) estis ĉeĥa verkisto.

Josef Jaroslav Langer
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1806 (1806-11-12)
en Lázně Bohdaneč
Morto 28-an de aprilo 1846 (1846-04-28) (39-jaraĝa)
en Lázně Bohdaneč
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Okupo
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalisto • folkloristo • arkivistoinstruisto
vdr

Li interesiĝis pri la ĉeĥa kaj slovaka folkloroj, studis mitojn, legendojn, fabelojn, kutimojn de la popolo kaj okupiĝis pri la problemo, kiel utiligi la popolan poezion en alta arto. En siaj epikaj poemoj li kreis fikcion de la ideala pagana antikveco, utiligante motivojn el fabeloj. En lirikaj poemoj li aplikis la folkloran formon por esprimi siajn subjektivajn emociojn. Sed plej sukcesaj estis liaj satiroj.

Verkoj redakti

  • Selanky (Idilioj, 1830, poemaro)
  • Bohdanecký rukopis (Manuskripto de Bohdaneč, 1831, satiroj)
  • Kopřivy (Urtikoj)
  • Den v Kocourkově (Unu tago en Abdero)
  • Krakováčci (Krakovanetoj)
  • České prostonárodní obyčeje a písně (Ĉeĥaj folkloraj kutimoj kaj kantoj)
  • Svatební obyčeje a písně (Nuptaj kutimoj kaj kantoj)