Josep Maria Milla i Saldon

Josep Maria Milla i Saldon (Jomo) (Mataró, Maresme, 1965) estas kataluna muzikisto, ĵurnalisto, lingvisto kaj esperantisto.

Li esperantiĝis en 1984. Aktivulo de Kataluna Esperanto-Junularo kie en diversaj periodoj estis respondeculo pri informado, kasisto kaj kunredaktoro de la bulteno Kata Luno. Inter 1990 kaj 1993 li kunredaktis ties katalunlingvan revuon Freqüències. Ekde 1995 li aktivas en Kataluna Esperanto-Asocio, kie en 2004 li estis salajrulo. Estas unu el la organizintoj de la 27a Kataluna Kongreso en Mataró, en 1995, unu el la plej sukcesaj.

Estas membro de la muzik-ensemblo Kaj Tiel Plu kaj kunordigas la traduk-teamon kiu esperantigas Barcelona-Indymedia. Kune kun Ferriol Macip lanĉis KIS TV en 2006. Li ne estas membro de la Ibera Skolo.

Kiel okcitanisto li komencis ĉe animatora sekcio de Institut d'Estudis Occitans (Instituto pri Okcitanaj Studoj) instruante la okcitanan en someraj aranĝoj inter la jaroj 1992 kaj 1997. Li estas fondinta membro de Institut Català d'Estudis Ocitans (Kataluna Instituto pri Okcitanaj Studoj).

Nuntempe kunlaboras en la okcitanlingva informa programo infòc Arkivigite je 2007-11-20 per la retarkivo Wayback Machine, en Barcelona TV Arkivigite je 2007-01-07 per la retarkivo Wayback Machine kune kun Manel Zabala kaj Ferriol Macip kaj estas korespondanto en la komarko Maresme de la semajna ĵurnalo Directa.