Joseph ALBO (en hebrea: יוסף אלבו‎; ĉirkaŭ 1380–1444) estis juda filozofo kaj rabeno kiu vivis en Hispanio dum la 15-a jarcento, konata ĉefe kiel aŭtoro de la "Sefer ha-Ikkarim" ("Libro de principoj"), nome klasika verko pri la Principoj de kredo en judismo. Tiu verko estis finkompletigita en 1425 en Soria.

Joseph Albo
Persona informo
יוסף אלבו
Naskiĝo 1-an de januaro 1380 (1380-01-01)
en Monreal del Campo
Morto 1-an de januaro 1444 (1444-01-01) (64-jaraĝa)
Religio judismo vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio vd
Profesio
Okupo rabenofilozofoverkisto vd
Laborkampo filozofioJuda filozofiojudismo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La uzado kiun Albo faras de medicinaj bildoj kreas la supozon, ke li estas kuracisto kiu praktikis medicinon. Li iel estis fakulo pri la verkoj de arablingvaj aristotelistoj. Lia instruisto estis Hasdai Crescas, aŭtoro de "Or Haŝem". Opinioj varias ĉu Crescas estis viva kiam "Sefer ha-Ikkarim" estis publikigita.