Joseph Buatier de Kolta

Joseph BUATIER naskiĝis en Caluire-et-Cuire (Francio) la 18-an de novembro 1847, kaj mortis en la Nov-Orleano (Usono) la 7-an de oktobro 1903. Li estis unu el la plej famaj iluziistoj en la mondo. Li estis samtempulo de alia franca iluziisto Jean Eugène Robert-Houdin. Multaj iluzioj kiujn li inventis (kiel "multigantaj bilardgloboj", "pligrandiganta hazardkubo", kaj la "malaperanta birdkaĝo") estas ankoraŭ ludataj hodiaŭ.

Joseph Buatier de Kolta
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1847 (1847-11-19)
en Caluire-et-Cuire
Morto 7-an de oktobro 1903 (1903-10-07) (55-jaraĝa)
en Nov-Orleano
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo iluziisto
vdr

Lia scennomo estis Buatier de Kolta, homaĝe al hungara amiko Julius Vido de Kolta, kiu konvikis lin iĝi profesia iluziisto en 1870. De tiam li turneis sukcese en Eŭropo kaj poste en Usono, kie li mortis pro malsano.