Joseph Denis Odevaere

Joseph Denis ODEVAERE, aŭ Joseph-Désiré Odevaere (2a de Decembro 1775 en Bruĝo – 26a de Februaro 1830 en Bruselo), estis novklasika pentristo el Suda Nederlando (nune Belgio). Li servis kiel kortega pentristo de la reĝo Vilhelmo la 1-a.

Joseph Denis Odevaere
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1775 (1775-12-02)
en Bruĝo
Morto 26-an de februaro 1830 (1830-02-26) (54-jaraĝa)
en Bruselo
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioAŭstra NederlandoReĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj
Alma mater Nacia Altlernejo de BelartojAkademio de Francio en Romo
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj The Last Defenders of Mesolóngion, 22 April 1826, episode from the Greek War of Independence
The Union of Utrecht
vdr
Lord Byron sur sia mortolito (ĉirkaŭ 1826) de Joseph Denis Odevaere. Oleo sur tolo, 166 × 234.5 cm. Groeningemuseum, Bruĝo. (Notu la littukon kovrante lian misformitan dekstran piedon.)

Post edukado en Bruĝo, li translokiĝis al Parizo. Tie li studis kun Joseph-Benoît Suvée kaj Jacques-Louis David, Poste li pasigis ok jarojn en Italio, kie li inspiriĝis ĉefe el Rafaelo.

El 1825 al 1829, li pentris kelkajn verkojn subtene de la Greka milito de sendependiĝo kaj eĉ stilegis sian nomon al "Joseph Dionysius Odevaere". Li ankaŭ verkis kelkajn traktaĵojn pri arto kaj estis regula, tre bone konsiderita kontribuanto al lokaj gazetoj.