Joseph Franklin Rutherford
usona juĝisto
Joseph Franklin RUTHERFORD (naskiĝis la 8-an de novembro 1869 en Morgan County, Missouri, Usono; mortis la 8-an de januaro 1942) estis posteulo de Charles Taze Russell kiel prezidanto de la religia societo Watch Tower Bible And Tract Society of Pennsylvania.
Joseph Franklin Rutherford | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1869 en Kantono Morgan |
Morto | 8-an de januaro 1942 (72-jaraĝa) en San-Diego |
Mortokialo | kojlorektuma kancero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | advokato • juĝisto • juristo |
Rutherford devenis el baptista familio.
Dum kongreso en 1931 li prezentis la novan nomon de sia religia komunumo. Ĝis tiam ĝi estis konata kiel "Bibliaj esploristoj" aŭ "Biblio-studantoj". De nun ĝi fariĝis konata kiel "Atestantoj de Jehovo".
En Esperanto-traduko aperis du el liaj libroj, i.a. "Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos" (angla originalo 1920, Esperanto-traduko 1922).