Joseph Marie Eugène GRASSET (n. en Lamalou-les-Bains en 1849 - m. en 1918) estis franca kuracisto kaj filozofo.

Joseph Grasset
Persona informo
Naskonomo Joseph Marie Eugène Grasset
Naskiĝo 18-an de marto 1849 (1849-03-18)
en Monpeljero
Morto 7-an de julio 1918 (1918-07-07) (69-jaraĝa)
en Monpeljero
Tombo cemetery Saint-Lazare (Montpellier) vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo neŭrologo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph Marie Eugène Grasset estis profesoro en la Universitato de Montpellier, bonfaranto de la termostacio Lamalou-les-Bains. Kun profesoro Charcot, Grasset dediĉis multe da laboro al esploroj pri la ecoj de la tiea akvo en neŭrologio kaj reŭmatologio. Statuo de tiu komunumo kaj strato de Montpellier estas dediĉitaj al lia memoro.

En sia disertacio "Utilité et possibilité d'une langue internationale auxiliaire en médecine" (Utileco kaj ebleco de internacia helplingvo en medicino), Pierre Corret raportas ke Profesoro Grasset, kiu ofte parolis kun rektoro Émile Boirac pri Esperanto, skribis al li sian opinion ke "tiu tre racie farita internacia lingvo havigus al la sciencistoj, se ĝi estus pli disvastigita, la servojn kiujn iam havigis la latina".