Joseph Kasa-Vubu (ĉ. 1917 - 24a de marto 1969), estis la unua prezidento de Demokratia Respubliko Kongo de 1960 ĝis 1965.

Joseph Kasa-Vubu
Joseph Kasa-Vubu dum vizito en Israelo en 1962
Joseph Kasa-Vubu dum vizito en Israelo en 1962
Persona informo
Joseph Kasa-Vubu
Naskiĝo ĉ. 1917
en Tshela,  Kongo Belga
Morto 24-an de marto 1969 (1969-03-24)
en Boma,  Respubliko Kongo
Mortis per malsano vd
Tombo Boma vd
Ŝtataneco Demokratia Respubliko Kongo vd
Alma mater katolika ĉefseminario vd
Partio Bakongo Alliance vd
Familio
Edz(in)o Hortense Ngoma Massunda vd
Infanoj Z. J. M'Poyo Kasa-Vubu vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li devenis el la Provinco Bas-Congo. Li studis por iĝi katolika pastro. Antaŭ la fino de tia studado li iĝis instruisto, poste oficulo de entrepreno kaj en 1942 funkciulo de la kolonia belga administracio. Poste en la tiam nomata ĉefurbo Léopoldville, li kontaktis kun etoso de intelektuloj kaj kontraŭkoloniistoj.

Kontraŭkoloniismo redakti

En 1947 li jam postulis sendependecon antaŭ la kolonia administracio kaj poste estris la kulturan movadon de Bakongoj, nome ĉefa etno ĉe la konga ĉefurbo (pli ol 60 % de la tiama loĝantaro de Léopoldville ĉe la 1950-aj jaroj). Tiu movado poste iĝis politika partio. En 1958, post balotado li iĝis la unua nigra urbestro de la komunumo Dendale (nuna Kasa-Vubu).

Sendependeco redakti

Post kelkaj jaroj de naciista efervesko post la Dua Mondmilito la 4-an de januaro 1959 la belga registaro anoncis agnoskon de la sendependo de Kongo, post sangoverŝa insurekcio sekve de malpermeso de politika renkontiĝo, kaj decidis fiksi la daton de la 30a de junio 1960 por la sendependo post negocado en Bruselo. La partioj pli kontraŭkoloniaj venkis en la parlamentaj kaj prezidentaj balotadoj. Joseph Kasa-Vubu estis elektita prezidento kaj Patrice Lumumba ĉefministro. La 30a de junio 1960, la belga ekskolonio atingis la sendependon post ses monatoj de preparoj.

La nova lando suferis kelkajn internajn malfacilaĵojn, kaj Belgio intervenis por certigi malokazigon de naciigo de la naturaj resursoj, apogante la disigon de la du minejaj provincoj de Katango kaj Suda Kasaio. Joseph-Désiré Mobutu ekhavis la povon en Kongo post militista puĉo, kaj ordonis la enkarcerigon de Lumumba, kiu estis mortigita en karcero danke al la kompliceco de la belga sekreta servo.

Siaflanke Joseph Kasa-Vubu estis apartigita al sia naskareo novembre de 1965 kie li suferis pro abandono kaj mortiĝis post kelkaj jaroj.