Joseph Michael Straczynski

Joseph Michael STRACZYNSKI (Esperantigite Ĝozef Majkl Straĵinski; naskiĝis la 17-an de julio de 1954 en Paterson (Nov-Ĵerzejo)) - usona verkisto poldevena, scenaristo kaj produktoro, plejparte de sciencfikcio. Li estas plej konata pro sia epopea televida serio "Babylon 5", de kiu li verkis pli ol duonon da la epizodtekstoj dum ĝia kvinjara daŭro. Nuntempe, li administre produktas kaj verkas tekstojn por lia plejlasta televidprojekto, "Jeremiah".

Joseph Michael Straczynski
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1954 (1954-07-17) (69-jaraĝa)
en Paterson
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Ŝtata Universitato de San Diego • Chula Vista High School • Matawan Regional High School • Southwestern College vd
Familio
Edz(in)o Kathryn M. Drennan vd
Profesio
Okupo scenaristofilmproduktoro • romanisto • ĵurnalistoverkistodramaturgo • sciencfikcia verkisto • aktoro • televida produktoro • filmreĝisoro vd
Aktiva dum 1979– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Liaj gepatroj estis Evelyn (el domo Pate) kaj Charles Straczynski. Liaj avoj alvenis al Ameriko dum la bolŝevika puĉo.

Li finis psikologion kaj sociologion en San Diego State University. Lia biografio indikas, ke li verkis sian unuan spektaklon en la aĝo de 17 jaroj, la unuan situacian komedion en 21-a vivjaro lat, kaj vendis sian unuan scenaron, kiam estis 24-jara. En la aĝo de 28 jaroj havis pli ol 150 gazetajn artikolojn, teatraĵojn, scenarojn por radio kaj televido. Dum 5 jaroj estis kunkreanto de radia talk show en Los-Anĝeleso, dum kelkaj jaroj instruis ankaŭ verkadon.

Nun loĝas en Los-Anĝeleso.

Verkado redakti

Straczynski ankaŭ verkis tri hororromanojn: Othersyde ("Aliaflanko"), Demon Knight ("Demona Kavaliro"), kaj Tribulations ("Afliktoj"), kaj diversajn novelojn.

Li estas ŝatanto de komikso ekde sia infanaĝo, kaj nun verkas tri komiksseriojn: la proprajn kreaĵojn "Midnight Nation" ("Nacio de Noktomezo") kaj "Rising Stars" ("Leviĝantaj Steloj"), kaj la longdaŭran "Amazing Spider-Man" ("Miriga Araneo-Viro").

Honorigo redakti

Laŭreato de Premio Emmy kaj Premio Hugo.

La asteroido 8379 Straczynski,malkovrita en Nacia Observatorio de Kitt Peak, estis nomita al lia honoro.

Eksteraj ligiloj redakti