Joseph Pulitzer

usona ĵurnalisto kaj eldonisto

Joseph PULITZER, hungare Pulitzer József [pulicer jOĵef] estis hungardevena usona ĵurnalisto.

Joseph Pulitzer
Persona informo
Naskonomo Politzer József
Naskiĝo 10-an de aprilo 1847 (1847-04-10)
en Makó,  Aŭstrio-Hungario
Morto 29-an de oktobro 1911 (1911-10-29) (64-jaraĝa)
en Charleston, Suda Karolino,  Usono
Tombo Woodlawn Cemetery
Lingvoj anglahungaragermanafranca
Ŝtataneco UsonoHungario
Subskribo Joseph Pulitzer
Familio
Patro Philip Pulitzer
Frat(in)o Albert Pulitzer
Edz(in)o Kate Davis
Infanoj Ralph Pulitzer • Herbert Pulitzer • Joseph Pulitzer • Edith Pulitzer
Okupo
Okupo politikistoverkisto • eldonisto • ĵurnalisto • newspaper proprietor
Verkoj Pulitzer Trophy
Premio Pulitzer
vdr
Reliefo pri Pulitzer en Makó

Li naskiĝis en Makó, en la 10-a de aprilo 1847. Li mortis en Charleston (Suda Karolino), en la 29-a de oktobro 1911.

Vivo redakti

La patro estis juda komercisto en Makó, kiu mortis frue en 1858, tial la familio malriĉiĝis. En 1864 Joseph migris al Usono, kie li batalis en la Usona Enlanda Milito kun armeo de Nordo. Poste li eklaboris en germanlingva gazeto kaj samtempe li politikadis. En 1883 li jam estis riĉa ĵurnalisto kaj negocisto, ĉar li kuraĝe redaktis skandalojn kaj li inventis la bildromanon. Nepre menciinda estas, ke li ofte ludis ŝakon. Tiu lasta estis tre populara en Usono, ĉar angla lingvokono de la tiutempaj ŝtatanoj estis malbona, sed la bildromanon ĉiuj povis legi kaj ĝui. En 1886 li apogis hungaran pentriston Mihály Munkácsy. Pro la laborado li blindiĝis. Li mortis riĉulo. Postmorte li financis 2 lernejojn por ĵurnalistoj kaj ekde 1917 Premio Pulitzer ekfunkciis.

En Makó estas skulptaĵo kaj memortabulo pri Pulitzer.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio