Joseph Schaitberger

Joseph SCHAITBERGER [ŝajtberger] (naskiĝis la 19-an de marto 1658 en Dürrnberg apud Hallein, mortis la 3-an de oktobro 1733 en Nurenbergo) estis protestantisma kredodefendega predikisto, publicisto kaj ministo.

Joseph Schaitberger
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1658 (1658-03-19)
en Bad Dürrnberg
Morto 3-an de oktobro 1733 (1733-10-03) (75-jaraĝa)
en Nurenbergo
Religio protestantismo vd
Lingvoj germana vd
Profesio
Okupo verkisto • karboministo vd
Verkado
Verkoj Evangeliaj sendleteroj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post forpelo en 1686 laŭ ordono de episkopo Max Gandolf von Kuenburg li venis al Nurenbergo. Tie Schaitberger verkis t.n. evangeliajn sendleretojn adresitajn ĉefe al liaj samkreduloj apud Dürrnberg, en Defereggen-valo (Distrikto Lienz). La unua eldono kun ĉiuj 24 sendleteroj aperis post 1710 kaj disvastiĝis ĉefe en Suda Germanujo. Tiel Schaitberger iĝis la gvidanto de la protestantoj en Salcburgio kaj tre influis ĉ. 26.000 salcburgianojn elmigri post kiam episkopo Leopold Anton von Firmian proklamis elmigran leĝon. De Schaitberger estas tre konata elmigrula kanto Ich bin ein armer Exulant, kiun li estis verkinta iam por memkonsolo. Tiu ĉi kanto akompanis la salcburgiajn elmigrantojn sur ilia vojo al Orienta Prusio.

Honoroj redakti

  • 1969: nomo de la protestantisma preĝejo en Hallein por li (Schaitbergerkirche)

Literaturo redakti

  • Reingrabner, Gustav, "Schaitberger, Joseph", ĉe: Neue Deutsche Biographie 22 (2005), p. 547 kio relegeblas tie ĉi interrete.
  • "Joseph Schaitberger" ĉe: Der Friedensbote - Kirchliches Volksblatt für evangelische Gemeinden Augsburgischen Bekenntnisses Teil I: XI. Jahrgang Nr. 11 vom 12. April 1908, p. 86–88; Teil I: XI. Jahrgang Nr. 12 vom 26. April 1908, Seite 94–96: Teil III (Schluß): XI. Jahrgang Nr. 13 vom 10. Mai 1908, p. 102–104.
  • Hermann Clauß: Joseph Schaitberger und sein Sendbrief. Ĉe: Beiträge zur bayerischen Kirchengeschichte 15 (1909), p. 105–123 kaj 153–166.

Eksteraj ligiloj redakti