Joseph Wirth

Germana registarestro

Karl Joseph WIRTH (naskiĝis la 6-an de septembro 1879 en Freiburg im Breisgau, Badenio,kaj mortis la 3-an de januaro 1956 samloke) estis germana politikisto de la katolika Zentrumspartei kaj de 10-a de majo 1921 ĝis 14-a de novembro 1922 regna kanceliero de Vajmara Respubliko.

Joseph Wirth
Persona informo
Joseph Wirth
Naskiĝo 6-an de septembro 1879 (1879-09-06)
en Freiburg
Morto 3-an de januaro 1956 (1956-01-03) (76-jaraĝa)
en Freiburg
Tombo Hauptfriedhof Freiburg vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Vajmara Respubliko • Respubliko Badeno vd
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo vd
Partio Zentrumspartei • Alianco de la Germanoj vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en FreiburgBerlinoParizoLucerno vd
Doktoreca konsilisto Ludwig Stickelberger vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wirth studis sociekonomion kaj matematikon en Frajburgo kaj doktoriĝis. Li laboris kiel gimnazia instruisto kaj ekde 1912 estis urboparlamentano por la katolika partio. En 1914 li membriĝis en la regna parlamento Reichstag.

En 1921 Wirth fariĝis ministro pri financoj, post la demisio de la registaro sub Konstantin Fehrenbach Wirth fariĝis regna kanceliero. Li provis plenumi la postulojn de la aliancanoj kaj tial fariĝis malamata de la ekstrema dekstro. Dum la tempo de nacisocialismo 1933-1945 Wirth vivis en Svislando.

En 1949 Wirth revenis al sia hejmlando, post kiam la franca okupacia registaro nuligis lian enir-malpermeson. Li kontraŭis la okcidenteman politikon de Konrad Adenauer kaj fondis neŭtralisman asocion (iniciatitan kaj financatan de la orientgermanaj komunistoj). En 1954 Wirth ricevis la orientgermanan pacmedalon.