Joseph Wright of Derby

Joseph WRIGHT, (n. la 3-an de septembro 1734 - m. la 29-an de aŭgusto 1797), plejofte konita kiel Joseph Wright of Derby, estis angla pejzaĝisto kaj pentristo. Li estis laŭdita de pluraj kritikistoj kiel "la unua profesia pentristo, kiu esprimis la etoson de la industria revolucio".

Joseph Wright of Derby
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1734 (1734-09-03)
en Derby
Morto 29-an de aŭgusto 1797 (1797-08-29) (62-jaraĝa)
en Derby
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Alma mater Derby School
Familio
Patro John Wright
Patrino Hannah Brookes
Frat(in)oj Hannah Wright • Anne Elizabeth Wright • Richard Wright • John Wright
Edz(in)o Ann Swift
Infanoj Anna Romana Wright • Joseph Wright • Harriet Wright • Joseph Wright • Maria Wright • John Wright
Okupo
Okupo pentristo • landscape painter • portretisto • konstrua desegnisto • artisto
Verkoj La Kaptita Reĝo
Three Persons Viewing the Gladiator by Candlelight
La tombo de Vergilio
Truŝtopisto sur riverbordoj de Derwent
Two Girls Dressing a Kitten by Candlelight
vdr
Eksperimento pri birdo en aerpumpilo, fare de Joseph Wright. 1768, Nacia Galerio (Londono)
Filozofo preleganta pri sunsistema modelo, fare de Joseph Wright. Ĉ. 1766, Muzeo kaj artgalerio de Derby

Wright plej notindas pro siaj chiaroscuro-efektoj, kiuj emfazas la diferencojn inter blankaj kaj nigraj figuroj per kandel-lumigitaj scenoj. Liaj verkoj ofte temas pri la naskiĝo de scienco el alkemio, kaj ankaŭ ofte baziĝas sur la kunvenigoj de la Luna Societo, grupo da tre influaj sciencistoj kaj industriistoj de meza Anglio. Liaj pentraĵoj signife simbolas la luktadon de scienco kontraŭ religio dum la klerisma periodo.

Li aparte famiĝis pro la pentraĵoj Eksperimento pri birdo en aerpumpilo (1768) kaj Filozofo preleganta pri sunsistema modelo (ĉ. 1766).

Aliaj verkoj de Joseph Wright redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti