Josephus Nicolaus Laurenti

aŭstra natursciencisto

Josephus Nicolaus Laurenti (4a Decembro 1735, Vieno – 17a Februaro 1805, Vieno) estis aŭstria naturalisto de itala deveno.

Josephus Nicolaus Laurenti
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1735 (1735-12-04)
en Vieno
Morto 17-an de februaro 1805 (1805-02-17) (69-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Profesio
Okupo biologozoologo • herpetologist vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laurenti estas konsiderata aŭtoro de la klaso Reptilia (reptilioj) tra sia aŭtoreco de la verko Specimen Medicum, Exhibens Synopsin Reptilium Emendatam cum Experimentis circa Venena (1768) pri la venenaj funkcioj de reptilioj kaj amfibioj. Tiu estis grava libro por herpetologio, difinante 30 genrojn de reptilioj; la verko de Carl Linnaeus nome 10a eldono de Systema Naturae en 1758 difinis nur dek genrojn. Specimen Medicum enhavas priskribon de la blinda salamandro (amfibio): Proteus anguinus, supozeble kolektita el grotaj akvoj en Slovenio (aŭ eble okcidenta Kroatio); tiu priskribo reprezentis unu el la unuaj publikigitaj priskriboj de grota animalaro en la okcidenta mondo, kvankam la Proteus anguinus ne estis agnoskita kiel grota animalo je la epoko.

Eksteraj ligiloj redakti