Jozef TISO (18871947), slovaka katolika pastro kaj politikisto, prezidento de Slovaka ŝtato (19391945) respondeca pri amasa deportado de la slovakaj judoj.

Jozef Tiso
Persona informo
Jozef Tiso
Naskiĝo 13-an de oktobro 1887 (1887-10-13)
en Bytča, Reĝlando Hungario,  Aŭstrio-Hungario
Morto 18-an de aprilo 1947 (1947-04-18) (59-jaraĝa)
en Bratislavo,  Ĉeĥoslovakio
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Tombo Baziliko de sankta Emeramo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj slovakahungaragermanalatina vd
Ŝtataneco Slovaka ŝtatoĈeĥoslovakio • Reĝlando Hungario vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Partio Slovaka Popola Partio vd
Subskribo Jozef Tiso
Profesio
Okupo politikisto • katolika sacerdoto • oficiro • eseisto • taglibristo • instruisto vd
Laborkampo politiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jozef Tiso naskiĝis la 13-an de oktobro de 1887 en Veľká Bytča ĉe Žilina. Li finstudis teologion en Vieno kaj en la jaro 1910 li estis sanktuligita je pastro. Iom post iom li agadis en diversaj slovakaj urboj kiel vikario, armea vikario kaj gimnazia profesoro. En la jaro 1920 li fariĝis sekretario de episkopo en Nitra kaj kvar jaroj post tio li estis destinita kiel paroĥestro en Bánovce nad Bebravou.

Apud devoj de sacerdoto li partoprenis eĉ en nacieca movado (li redaktis ĵurnalon nomata Nitra, la unuan slovakan semajn-ĵurnalon antaŭ la jaro 1918), en kulturaj societoj kaj en politiko. Ekde komenco de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento li agadis kiel funkciulo de katolik-nacionalisma Slovaka Popolpartio (vicprezidanto ekde la jaro 1930). En la jaroj 19251938 li estis ties deputito kaj en periodo 19251927 li estis ministro de sanitaraferoj en ĉeĥoslovaka registaro.

Foririnte el la registaro lia partio ekokupis konfrontan sintenon kaj kiel sia celo ĝi difinis aŭtonomian Slovakion kun katolikismo kiel ŝtata ideologio. Dum solenoj de la 1100-a datreveno de konsekrado de preĝejo en Nitra okazintaj en aŭgusto de 1933 kiel manifestacio de ĉeĥoj kaj slovakoj la popolpartianoj inkluzive de Tiso prezentiĝis senvuale kontraŭ praga registaro kaj publike ili proklamis sian aŭtonomisman programon, kiun ili ne ĉesis realigi dum la tutaj 30-aj jaroj.

Kiam en aŭgusto de 1938 mortis Andrej Hlinka, fondinto de la partio, Tiso fariĝis ties prezidanto. La partio, gvidata de li, komencis rapide orientiĝi al la nazia Germanio. Post munkena interkonsento kaj rezigno de la ĉeĥoslovakaj limregionoj la popolpartianoj eldevigis por Slovakio aŭtonomion kaj Tiso en oktobro de 1938 fariĝis prezidanto de la landa registaro. Li limigis agadon de ceteraj partioj kaj li komencis en la lando praktiki totalisman reĝimon. Kiam komence de marto de 1939 montriĝis, ke li planas forŝiron de Slovakio de Prago, la centra registaro lasis lin devige restadigi. Sed post kelke da tagoj je interveno de Germanio ĝi tralasis lin permesante vojaĝi al li ĝis Berlino. Ĉi tie Tiso estis la 13-an de marto de 1939 akceptita de Adolf Hitler, el kies komisio Tiso proklamis je unu tago pli malfrue „memstaran“ Slovakan Ŝtaton.

Tiso staris en ties frunto dum la tuta tempo de la ekzistado, unue kiel ĉefministro kaj ekde oktobro de 1939 kiel prezidento. Li ĉiam obeeme observis politikon de la nazia Germanio, li ebligis la germana armeo operacii el la slovaka teritorio kontraŭ Pollando kaj fine li proklamis militon al kontraŭhitlera koalicio. Lia reĝimo persekutis antifaŝistojn kaj li plene respondecis pri amasaj deportadoj de la slovakaj judoj al la koncentrejoj. Kiam somere de 1944 eksplodis en Slovakio antifaŝisma ribelo, la teritorion de la ŝtato okupis germanaj naziaj soldataroj. Kun antaŭenpaŝo de Ruĝa Armeo Slovakio ekde aŭtuno de la sama jaro fariĝis militejo. Komence de aprilo de 1945 Tiso fuĝis Aŭstrion kaj de tie Bavarion. Je du monatoj li falis en manojn de usonanoj, kiuj eldonis lin al Ĉeĥoslovakio por puni lin.

Vintre de 1946 Jozef Tiso staris antaŭ tribunalo por militaj krimuloj, kiu proklamis super li gorĝan verdikton. Spite al multaj voĉoj montrantaj al tio, ke la verdikto de la juĝo devus esti mildigita (precipe respektante opiniojn en Slovakio kaj pastran rangon de la kondamnito), la puno estis tri tagoj post fino de la proceso plenumita. Tiso estis ekzekutita en Bratislavo la 18-an de aprilo de 1947.

Vidu ankaŭ redakti