Jozefa teritoria registrado

La jozefa teritoria registrado (germane: Josephinische Landesaufnahme) estis la unua tutlanda projekto pri mapa registrado de la habsburga teritorio de 1760–1780. Ĝi estis nomita laŭ Jozefo la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj reĝo de Hungario, Kroatio kaj Slovenio.

Tempoj de la registrado

La materialo, konservata en la milita arkivo de la aŭstria ŝtata arĥivo, mapis la regnon sur 3589 koloraj mapoj, mane desegnitaj. Poste okazis plivastigo, kaj fine la maparo konsistis el 4096 "sekcioj". Por citado oni kutime uzas la sekcian numeron.

La skalo de la mapoj estas de 1 viena colo al 400 vienaj klaftoj, tio estas proksimume 1:28.800.

Kvankam la projekto estis kompletigita dum la regado de Jozefo la 2-a, ĝin komencis Maria Tereza, laŭ propono de marŝalo Daun. Komence la mapoj estis ŝtata sekreto; de ĉiu folio ekzistis nur du ekzempleroj, por la imperiestro kaj la plej supera stratego de la regno.

Komence de la 19-a jarcento la franciska teritoria registrado anstataŭis la jozefan maparon.