Juan Carlos de Aréizaga

Juan Carlos de Aréizaga (mortis en 1816) estis hispana generalo, kiu luktis en la Milito de Hispana Sendependigo.

En 1808 li estis jam retiriĝinta kolonelo, loĝanta en Pamplono, kie li amikiĝis kun la juna Francisco Javier Mina. Post la eko de la Milito de Sendependigo, li translokiĝis al Zaragozo, kie li iĝis divizia komandanta sub Joaquín Blake (1809). Li partoprenis en la batalo de Alcañiz (Majo 1809).

Je la 19a de novembro 1809 li ekestris la ĵus starigitan "Armeo Manĉa", inkludanta 50,000 homojn. Estre de tiu unuo, li suferis teruran malvenkon kontraŭ la francoj ĉe la batalo de Ocaña.

Fine de 1809 li ekrespondecis pri la defendo de la montopasejoj al Andaluzio. Aréizaga tamen ne kapablis haltigi la francan invadon, kaj plej parto de liaj trupoj estis dispelitaj ĉe Ĥaeno (Januaro 1810). Li estis sekve anstataŭata de la generalo Freire.