Juan Gabriel (7an de januaro 1950 en Parácuaro, Michoacán, Meksiko - 28an de Aŭgusto 2016, Santa Mónica, Kalifornio, Usono) estas la artista nomo de la meksika muzikisto, tekstisto, kantisto kaj aktoro Alberto AGUILERA VALADEZ. Li estis konsiderata kiel unu el la plej bonaj meksikaj tekstistoj el ĉiuj epokoj, eble nur post José Alfredo Jiménez kaj Agustín Lara. Estis famega ĉefe en Latinameriko kie estas konata kiel "El Divo de Juárez" (La Divulo de Juárez). Estis unu el la tekstistoj plej bonegaj kaj tre amata en la hispanlingvaj landoj kaj unu el la personecoj plej konataj en la muzika vivo de Meksiko je la fino de la 20-a jarcento.

Juan Gabriel
Persona informo
Naskonomo Alberto Aguilera Valadez (73 Años)
Aliaj nomoj Juan Gabriel
Naskiĝo 7-an de januaro 1950 (1950-01-07)
en Parácuaro
Morto 28-an de aŭgusto 2016 (2016-08-28) (66-jaraĝa)
Lingvoj hispanaangla
Ŝtataneco Meksiko
Subskribo Juan Gabriel
Familio
Infano Luis Alberto Aguilera
Okupo
Okupo kantistokantoverkisto • DJ producer • komponisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://juangabriel.com.mx/
vdr

Biografio redakti

Juan Gabriel estis la malplej aĝa el dek gefratoj: Rosa (kiu mortis ĵusnaskita), Virginia, José Guadalupe, Gabriel, Pablo, Miguel(forpasita), kaj tri Rafael-oj kiuj jam forpasis ankaŭ. Post mensa malsano lia patro forpasis en hospitalo kaj ŝia patrino, Victoria Valadez, devige foriris de Pácuaro kaj translokiĝis al Apatzingán, Morelio kaj fine en Urbo Juárez (Chihuahua) kie Juan Gabriel kreskis.

Post la morto de la patrino kaj malfeliĉa infanaĝo translokiĝis al Meksikurbo cele al surbendigado de disko sed pro rimedmankoj, netoleremo kaj falsa akuzado pro ŝtelado estis enkarcerigita dum umu jaro en 1968. En tiu epoko li konatiĝis kun "La Prieta Linda" (La Bela Brunulino) kiu helpis lin kontakti kun RCA(diskeldonejo) kie eksurbendigis. Alvenis la sukcesrikolto kaj decidis ŝanĝi sian nomon.

En 1971 surbendigis lian unuan sukceson "No tengo dinero" (Mi ne havas monon), kun granda sukceso vendis milionojn da diskoj kaj surbendigis ĉi tiun kanzonon en la japanan kaj portugalan, kiu estis kantita de aliaj artistoj.

Atingis la famon tre rapide vendante pli ol 20 milionojn da diskoj dum 15 jaroj. Nuntempe lia diskeldonejo vendis pli ol 100 milionojn da KD-oj tutmonde. Juan Gabriel realigis kaj aktoris en kvin filmoj inter 1974 kaj 1981.

Juan Gabriel estis nominata 11foje al Premio Grammy kaj havas premiojn tiel gravaj kiel Billboard, Aplauso, ASCAP, Lo Nuestro, El Heraldo, kaj diversaj diskoj el platino kaj oro.

Li mortis en Usono kie li estis farante koncertojn el kiuj la lasta okazis en Los Anĝeleso vendrede la 26an de Aŭgusto, do malpli ol du tagojn antaŭ lia morto, pro korinfarkto.