Juan García de Zéspedes

Juan García de Zéspedes (naskiĝinta ĉirkaŭ 1619 en Puebla?, Meksiko – mortis je la 5-a de aŭgusto 1678 en Puebla), estis meksikia komponisto, kantisto kaj vjolisto kaj instruisto. Kiel knabo li estis soprano en la ĥoro de la katedralo de Puebla en 1630 sub la direktado de Juan Gutiérrez de Padilla. En 1664 li provizore sukcedis la majstron Gutiérrez de Padilla en ties pozicion. La titolon majstro li daŭre portis ekde 1670. Kvankam la katedrala kapitulo pli ol unu fojon riproĉis lin pro malkonsentoj pri liaj devoj, li havis longan karieron, kiu malfrue en lia vivo finiĝis pro sia paralizo.

Juan García de Zéspedes
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1618 (1618-11-30)
en Heroica Puebla de Zaragoza
Morto 5-an de aŭgusto 1678 (1678-08-05) (59-jaraĝa)
en Heroica Puebla de Zaragoza
Lingvoj hispanalatina
Ŝtataneco Nova HispanioHispanioMeksiko
Okupo
Okupo komponistokantisto
vdr

Liaj muzikaj verkoj etendiĝas ekde sakralaj komponaĵoj al profanaj inspiritaj de popola muziko.

Verkoj redakti

  • Convidando está la noche
  • A la mar va mi Niña
  • Plange quasi virgo plebs mea
  • Salve regina
  • Guaracha: Ay Que Me Abraso

Bibliografio redakti

  • Renaissance and baroque musical sources in the Americas, R. Stevenson, 1970
  • Christmas Music from Baroque Mexico, R. Stevenson, 1974
  • Tesoro de la Música Polifónica en México, F. Ramírez, 1981