Juan Manuel de Rosas

argentina politikisto

Juan Manuel de Rosas (30a de marto 179314a de marto 1877),[1] estis politikisto, armea oficiro kaj kaŭdilo kiu regis en la Argentina Konfederacio preskaŭ seninterrompe el 1829, post venki super la generalo Juan Lavalle kaj iĝi guberniestro de la provinco Bonaero, ĝis 1852. Li foriris el Bonaero kaj loĝis en ekzilo dum 20 jaroj en Anglio, kie li mortiĝis en Southampton en 1877.

Juan Manuel de Rosas
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1793 (1793-03-30)
en Bonaero, Vicreĝlando Río de la Plata,  Hispana Imperio
Morto 14-an de marto 1877 (1877-03-14) (83-jaraĝa)
en Southampton
Tombo Tombejo Rekoleta
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Subskribo Juan Manuel de Rosas
Familio
Frat(in)o Agustina Ortiz de Rozas
Edz(in)o Encarnación Ezcurra
Infano Manuela Rosas
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr
Half-length painted portrait depicting a man with dark blond hair wearing a military tunic with gold epaulets, red piping, a red sash and upraised collar bearing calvary insignia
Rosas je aĝo de 36, 1829

Biografio redakti

Li devenas el patro militisto el Hispanio kaj patrino de familio de riĉaj terposedantoj krioloj. Li komencis sian karieron kiel helpa soldato dum la Britaj Invadoj al Rivero Plata en 1806 kaj 1807. Poste li konis la vivon en la bieno de la familio kaj la vivstilon de gauĉoj. En 1811 li jam siciis pri administrado kaj en 1813 li edziĝis al filino de riĉa familio bonaera. Li dediĉis sin al negocado kiel terposedanto kaj produktanto de salita viando jam ekster la familia medio.

La Maja Revolucio de 1810 kondukis lin al la politiko. Kiel terposedanto, malfidis disde revolucio iniciatita de ĉefurbaj komercistoj kaj burokratoj. Krome mankis al li la sekureco de la kolonia ordo. En Julio de 1816, Rosas kaj similuloj akceptis la sendependon kiel jam farita fakto.[2] Post la sendependo eksplodis disigo de teritorioj kiuj estis formintaj partojn de la Viĉreĝlando Rivero Plata. Kelkaj provincoj insurekciis kontraŭ la centra registaro pri la kvanto de aŭtonomeco por la provincaj registaroj. La Partio Unueciga defendis hegemonion de Bonaero dum la Argentinaj Federaloj defendis provincan aŭtonomecon. Estis la epoko de la Argentinaj enlandaj militoj. En 1820 Rosas kaj liaj gauĉoj savis Bonaeron de la atako de la provincaj armeoj. Li akiris prestiĝon kaj riĉon. Ĉirkaŭ 1830, li estis la 10a plej riĉa terposedanto en la provinco Bonaero, posedante 300,000 bovojn kaj 170,000 hektarojn.[3]

Guberniestro de Bonaero redakti

Li aliĝis al la Federala Partio, kvankam ideologio apenaŭ estis grava por li, kiu interesiĝis ĉefe por ordo. Tiele en 1820 konsideris invadon fare de federaloj kiel minaco por Bonaero kaj aliĝis al la unueciguloj. Sed kiam tiuj promesis ekonomiajn postulojn al la provincoj, Rosas vidis tion ankaŭ kiel minaco por la interesoj de Bonaero. En 1827 li havis altrangan postenon kiel militestro de milicoj. Decembre de 1828, la unuecigulo Juan Lavalle arestis kaj ekzekutis Dorrego, la ĝistiaman bonaeran guberniestron.[4] Post la malapero de Dorrego, Rosas plenigis la vacuojn de federalisma estro kaj ribelis kontraŭ la unueciguloj. Li alianciĝis kun Estanislao López, estro de la Provinco Santa Fe, kaj tiuj venkis super Lavalle ĉe la Batalo de la Ponto Márquez en aprilo 1829. Kiam Rosas eniris en la urbo Bonaero novembre tiujare, li estis venkinta militestro kaj estro de la federuloj.

La 6an de decembro 1829, la Ĉambro de Reprezentantoj de Bonaero elektis Rosas kiel guberniestro kaj garantiis lin per eksterordinara povo.[5] Tio markis la komencon de lia reĝimo, proskribita de historiistoj kiel diktatoreco.[6] Li uzis cenzuron kaj apartigis siajn opoziciantoj, ĉar interesiĝis nur pri pluteno de ordo.

Dum sia regado li devis okupiĝi pri ekonomiaj problemoj kaj la povo de unueciguloj kiun hegemoniis en kelkaj provincoj. La kapto de José María Paz, ĉefa estro de unueciguloj, en marto 1831 rezultis en la fino de la milito inter tiuj kaj la federaloj; ĉiukaze Rosas permesis provincan aŭtonomecon per la Federala Pakto. Fine de sia unua regadotempo, oni konsideris ĝenerale ke Rosas plibonigis la politikan kaj la financan stabilecon. Tamen li ankoraŭ havis opozicion de federuloj, kiuj estis akceptintaj diktatorecon kiel provizoran solvon, nun postulis la adopton de Konstitutio, kio absolue ne plaĉis al Rosas. Ĉiukaze lia regadotempo finis la 5an de decembro 1832.

La Kampanjo de la Dezerto redakti

 
Rosas (centre, sur malhela ĉevalo) militestre kontraŭ Indianoj en la Kampanjo de la Dezerto, 1833

Dum la registaro en Bonaero okupiĝis pri aliaj aferoj, ranĉistoj ekmoviĝis al sudaj teritorioj kiuj ĝis tiam estis okupitaj de indiĝenaj popoloj. La rezulta nekontrolita terkapto kaj konfliktoj postulis reagon de la registaro. Rosas mem estis apoginta tiun politikon, ĉar li estis donante teron al militveteranoj kaj al ranĉistoj serĉe de alternativaj herbejoj dum sekegoj. La registaro donis al Rosas estron de armeo por subpremi la indiĝenojn de la disputita teritorio. Rosas bone traktis tiujn indiĝenojn kiuj submetiĝis al la blankuloj, sed ankaŭ luktis arde kontraŭ tiuj kiuj malakceptis tion. La Kampanjo de la Dezerto daŭris el 1833 al 1834, kaj Rosas sukcese subkaptis la tutan regionon. La konkero de la sudo fare de Rosasmalfermis multajn aldonajn eblojn por pluaj teritoriaj etendoj.

Dua guberniepoko redakti

Dum Rosas estis en la Kampanjo de la Dezerto, nome en oktobro de 1833 okazis rosisma puĉo kiu postulis revenon de Rosas kiel absoluta guberniestro. La provinca guberniestro Juan Ramón Balcarce rezignis, kaj same aliaj du sukcedantoj. La 7an de marto 1835, Rosas estis reelektita guberniestro kaj ricevis denove diktatorajn povojn. Li kontrolis la tuton de la administrado, inklude la juĝan sistemon, pere de lojalaj subuloj. Balotado estis ĉiam favoraj al li, ĉar temis pri manipulitaj eektadoj, kio laŭ li necesis, ĉar por needukita popolo, tio estis garantio de la stabileco. Liaj partianoj ricevis premiojn, dum opoziciantaj gazetoj estis bruligitaj publike surstrate. Oni starigis kulton al la personeco de Rosas pere de portretomontrado, paradoj ktp. Rosismo jam ne estis nur federala frakcio, sed la tuta federismo estis rosista, dum unueciguloj estis kontraŭ-rosisma movado. Totalismo estis etendita al ĉiu aspekto de la vivo: kontraŭunuecigaj motoj aperis en oficialaj dokumentoj, eĉ civiluloj estis devigitaj porti ruĝajn signojn aŭ eĉ vestaĵojn, eĉ tipaj lipharoj estis devigaj! Oni ne plibonigis la vivkondiĉojn de malriĉuloj, kamparanoj, indiĝenoj aŭ nigruloj. Sklaveco estis permesita kaj Rosas mem posedis sklavojn. Ĉiukaze li estis populara inter nigruloj, kun kiuj li foje partoprenis en kandombleo, kaj gauĉoj, kiuj miris sian ordonemon.

La ŝtata terorismo estis uzita ne nur kontraŭ unueciguloj, sed ankaŭ kontruax membroj de lia propra partio, kiu estis supozeble ne tre fidelaj. Tiele timego etendiĝis al ĉiuj tavoloj de la socio. La juĝa sistemo vidiĝis devigita al uzado de mortopuno.[7] Por ĉio tio Rosas ĝuis la helpon de preskaŭpolicaj rotoj nome Sociedad Popular Restauradora kaj Mazorca, kiuj libere eniris en domoj, arestis, torturis aŭ mortigis. Metodoj inkludis lancadon, langotranĉon, kastradon aŭ similaj barbaraĵoj.[8] Modernaj ĉirkaŭkalkuloj informas pri 2,000 personoj ekzekutitaj el 1829 al 1852.[9] Terorismo estis same uzita en la batalkampo.

Ekstera politiko redakti

En la nordo, la ambicioj de la bolivia diktatoro Andrés de Santa Cruz, kiu hegemoniis en la ĵus fondita Peru-Bolivia Konfederacio kaj klopodis invadi Jujuy kaj Salta kun apogo de kelkaj unueciguloj elmigrintaj, kondukis al milito inter la Argentina Konfederacio kaj la Peru-Bolivia Konfederacio. La milito estis estrita de Heredia, guberniestro de Tukumano kaj la lasta de la federalestroj rivalaj al Rosas, sed li estis murdita fine de 1838 kaj tiele finis la milito kaj malaperis la lasta federala rivalo; la venontaj internaj malamikoj estis jam klare nefederalaj.

La rilato kun Brazilo estis malbonaj, sed ne okazigis militon, almenaŭ ĝis la krizo kiu kondukis al la Batalo de Caseros. Neniam estis problemoj kontraŭ Ĉilio, kvankam tie rifuĝiĝis multaj opoziciantoj, kiuj eĉ lanĉis kelkajn ekspediciojn el tie kontraŭ argentinaj provincoj. Paragvajo proklamis sian sendependon kaj anoncis ĝin oficiale al Rosas, kiu respondis, ke li povis nek agnoski nek malkoni tiun deklaron. Praktike lia intenco estis realigi la antikvan provincon Paragvajo al la Konfederacio, pro kio li blokadis la internajn riverojn, por devigi Paragvajon al negocado. Paragvajo respondis aliance al la malamikoj de Rosas, sed neniam estis milito inter ambaŭ armeoj.

En Urugvajo, la nova prezidanto Manuel Oribe liberigis sin el sia antaŭanto Fructuoso Rivera. Sed tiu, kun apogo de unueciguloj de Montevideo (inter ili Lavalle) kaj de la imperiistoj de Brazilo setlintaj en Suda Rio-Grando, formis la novan strukturon de la “colorados” (al kiuj Oribe kontraŭstaris la "blankuloj") kaj venis al revolucio nome Guerra Grande. Meze de 1838 sieĝis la colorados la registaron, rifuĝinta malantaŭ la muroj de Montevideo. La colorados ĝuis dekomence la apogon de la franca ŝiparo kaj de la brazila protektorato. Antaŭ tio, Oribe rezignis oktobre de 1838, klarigante ke forpelis lin eksterlanda ŝiparo kaj retiriĝis al Bonaero.

Franca blokado redakti

Ekde 1830, Francio intencis pligrandigi sian influon en Latinameriko kaj, ĉefe, la etendon de sia ekstera komerco. Ĉar Argentino ne estis ankoraŭ organizita konstitucie, la francoj pensis, ke ili povos almenaŭ devigi ĝin fari komercajn favorojn. En novembro de 1837, la franca vickonsulo prezentiĝis al la ministro por eksteraj aferoj, Felipe Arana, kun plendoj pri liberigo de du francaj prizonuloj, pri interkonsento simila al tiu de la Argentina Konfederacio kun Anglio kaj la escepto de la militservo por ties civitanoj, nome ekskuzoj.

Arana malakceptis la postulojn, kaj post monatoj, en marto de 1838 la franca ŝiparo blokadis la havenon de Bonaero kaj la tutan marbordon de la rivero apartenanta al la Respubliko Argentino. Poste oni etendis ĝin al la resto de la marbordaj provincoj, por malfortigi la aliancon de Rosas kun ili, kun propono malfari la blokadon de ĉiu provinco kiu rompus kun li. En oktobro de 1838, la franca ŝiparo atakis la insulon Martín García. La blokado multe suferigis la ekonomion de la provinco, ĉar fermis la eblojn eksporti. Tio malkontentigis la brutobredistojn kaj la komercistojn, multaj el kiuj deflankixgis silente al la opozicio.

Enlanda milito de 1840 redakti

 
Juan Manuel de Rosas, vestita kiel gauĉo

En junio de 1838 alvenis al Bonaero delegito de Santa Fe nome Domingo Cullen, cele aLproksimigi Rosas kun la franca ŝiparo. Sed ŝajne anstataŭe negocis kun la fracoj la finon de la blokado por sia provinco, ŝanĝe helpi Francion kontraŭ Rosas. Meze de la negocado mortiĝis la guberniestro Estanislao López, kaj Cullen fuĝis al Santa Fe. Tie li estis elektita guberniestro, sed Rosas kaj Pascual Echagüe de Entre Ríos malagnoskis lin, ĉas estas hispano. Tiele Cullen estis elpostenigita, organizis insurekcion, estis venkita kaj mortpafita ĉe la limo de la provinco Bonaero en junio de 1839.

Cullen estis sendinta sian ministron Manuel Leiva negoci kun la guberniestro de Corrientes nome Genaro Berón de Astrada aliancon kontraŭ Rosas, sed post la falo de Cullen, li serĉis apogon de la urugvaja Rivera, kun kiu subskribis aliancon, kiu tiu neniam plenumis. Kaj deklaris la militon kontraŭ Buenos Aires kaj Entre Ríos. La guberniestro Echagüe invadis Corrientes kaj venkis en la batalo de Pago Largo, kie Berón mortiĝis.

En majo, kun apogo kaj mono rioplatanoj, Echagüe invadis Urugvajon, kun helpo de multaj militistoj el "blankuloj", estritaj de Juan Antonio Lavalleja, Servando Gómez kaj Eugenio Garzón. Li alvenis ĝis proksime de Montevideo, sed li estis venkita en la batalo de Cagancha.

La franca registaro ne estis atinginta multe pere de sia blokado, pro kio decidis financi militojn kontraŭ Rosas, pagante monon al Rivera, kaj al la unueciguloj organizitaj en la Argentina Komisio, estrita de Valentín Alsina. Tiuj serĉis prestiĝan militestron nome Lavalle. Kiam okazis la atako de Echagüe al Urugvajo, Lavalle decidis profiti por invadi Entre Ríos. Ĉar li ne atingis apogon en tiu provinco kontraŭ Rosas, li direktis sin al Corrientes, kie la guberniestro Ferré estrigis lin por sia armeo. Ferré lanĉis kontraŭ Santa Fe la fondinton de la provinca aŭtonomeco, Mariano Vera, sed tiu estis rapide venkita kaj mortigita.

Ankaŭ en la propra Bonaero naskiĝis movado kontraŭ Rosas, kies militestro estis la kolonelo Ramón Maza, filo de la prezidanto, Manuel Maza. Kaj en la sudo de la provinco organiziĝis la grupo nome Libres del Sur (Sudaj Liberuloj), formita de brutobredistoj, kiuj malkontentoj pro la falo de la eksportoj, planis revolucion kiu etendiĝis rapide. Ili kalkulis kun la apogo de Lavalle, kiu devis elŝipiĝi en la golfo Samborombón.

Sed ĉio fiaskis: ne okazis apogo de Lavalle kiu direktis sin al Entre Ríos por invadi ĝin. La grupo de Maza estis denoncita: la eksamiko de Rosas estis mortpafita same kiel sia filo pro ordono de Rosas en la prizono. La Libres del Sur, malkaŝitaj, lanĉis sin al la insurekcio, sed nur post du semajnoj ili estis venkitaj de Prudencio Rosas, frato de la guberniestro, en la batalo de Chascomús. La estroj mortiĝis dum la batalo, aliaj estis ekzekutitaj aŭ enkarcerigitaj kaj kelkaj devis ekziliĝi.

En la nordo post la morto de Heredia, la unueciguloj de la nordo organiziĝis kaj ekkontrolis la registarojn de Tukumano, Salta, Jujuy kaj Katamarko. Rosas memoris, ke ili havas la armilaron senditan de li por la milito kontraŭ Bolivio, kaj decidis sendi iun por preni ĝin. La elekto estis eraro de Rosas: la generalo Gregorio Aráoz de La Madrid, tukumana estro de unueciguloj de la antaŭa jardeko, kiu post alveno al Tukumano ŝanĝis el partio kaj aliĝis al la ribeluloj. Tiuj insurekciis kontraŭ Rosas kaj formis la Nordan Koalicion, estrita de la tukumana ministro Marco Avellaneda. Ili klopodis etendi la aliancon al la guberniestroj Tomás Brizuela, de Rioĥo, kaj Ibarra, de Santiago del Estero. Ambaŭ estis federaloj, sed la unua estis konvinkita kiam ricevis la militestrecon supreman; Ibarra malakceptis. Fine de 1840, Lamadrid invadis Kordobon, kie grupo de liberaloj venkis super Manuel López. Eĉ klopodis revoluciojn en San Luis kaj Mendoza, sed malsukcese.

Lavalle invadis Entre Ríos kaj kontraŭstaris al Echagüe en du malprecizaj bataloj. Li rifuĝiĝis en la suda marbordo de la provinco kaj enŝipiĝis en la franca ŝiparo, por elŝipiĝi norde de la provinco Bonaero. Evitis la generalon Pacheco kaj direktis sin al Bonaero, setlante en Merlo, kaj tie atendis, ke la urbo kliniĝu al li. Rosas organizis sian stabanaron en Santos Lugares — aktuale San Andrés, Partio General San Martín — en sama kazerno kiu poste famiĝos pro la prizonuloj kaj la mortpafado de Camila O’Gorman. Li fermis la pason al la ĉefurbo, dum Pacheco ĉirkaŭias lin norde. Dume la armeo de Lavalle malpliiĝis pro la dizertoj, kaj la urbo ne retiris sian apogon al Rosas. Tiam Lavalle retiriĝis. La unueciguloj kritikis multe tiun decidon, sed reale li ne povis fari alian. La retiro de Lavalle okazigis la pacsubskribon de la francoj kun Rosas kaj la fino de la blokado. Lavalle, sen ŝipa apogo, okupis Santa Fe, sed lia armeo plue malpliiĝis. Rosas sendis persekute sian militestron Pacheco [paĈEko], kaj poste Oribe estre de la armeo federala. Kiam Lavalle retiriĝis, Rosas profitis por malĉeni la teroron kontraŭ ĉiu opoziicantoj aŭ suspektato. Kelkaj hisotriistoj asertas, ke fine de 1840 estis la momento de tiu teroro, sed aliaj asertas, ke fakte la tuta regado de Rosas estis tia.

Lavalle retiriĝis al la provinco Kordobo sed enirinte li estis venkita en la batalo de Quebracho Herrado, kio devigis lin retiriĝi al Tukumano. Tie kuniĝis kaj poste separiĝis denove el Lamadrid, kiu iris invadi Cuyo. kaj iĝis guberniestro de Mendoza, sed estis malvenkita. La survivintoj elmigris al Ĉilio. Lavalle atendis Oribe en Tukumano, kaj tie estis venkita en la batalo de Famaillá, en septembro de 1841. Lia aliancano Marco Avellaneda estis ekzekutita, kaj Lavalle mem mortiĝis en hazarda pafado en San Salvador de Jujuy. Liaj restoj estis portitaj al Potosí, kie rifuĝiĝis ankaŭ la lastaj unueciguloj de la nordo.

La kontraŭrosistoj, tamen subite sukcesis en Corrientes, kie la generalo Paz detruis la armeon de Echagüe en Caaguazú. El tie li invadis Entre Ríos (samtempe kun Rivera) kaj iĝis guberniestro. Konflikto kontraŭ Ferré fuĝigis lin, kaj laij trupokj restis por Rivera.

Dum tiu epoko faris kelkajn marajn kampanjojn la estonta nacia itala heroo Giuseppe Garibaldi, kiu ĉe argentinaj kaj urugvajaj riveroj rabis setlejojn kaj domarojn.

En Santa Fe, Juan Pablo López pasis al la kontraŭa partio post la malvenko de la Norda Koalicio, tiele ke Oribe revenis kaj venkis super li facile en aprilo de 1842. Li rifuĝiĝis ĉe Rivera, oriente de Entre Ríos, kie Oribe venkis lin en Arroyo Grande, decembre de 1842. Multaj el la prizonuloj de tiuj bataloj estis ekzekutitaj pro ordono de Oribe aŭ de Rosas. Almenaŭ la enlanda milito finis en Argentino.

Fino redakti

 
Juan Manuel de Rosas

Rosas havis specialan rilaton kun la Katolika Eklezio. Ambaŭ apogis kaj helpis unu la alian, sed li devigis la eklezianojn konduti laŭ sia volo. La jezuitoj estis favorataj, sed poste malamikiĝis kaj ili ekziliĝis al Urugvajo, kiel aliaj opoziciantoj. En tiu epoko okazis la skandalo de la romantika historio de Camila O'Gorman, juna riĉa kriolino kiu enamiĝis de pastro, kun kiu fuĝis en decembro de 1847 al Corrientes. Ili estis arestitaj de Rosas kaj ekzekutitaj kvankam ŝi estis graveda, kio vekis fortan kritikon ĉefe fare de katolikaj medioj.

Oribe atakis Urugvajon sed ne povis konkeri Montevideon. Temis pri la Guerra Grande, kiam la argentinaj trupoj estis haltigitaj tie. Corrientes ree insurekciis kontraŭ Rosas en 1843, sub estreco de la fratoj Joaquín kaj Juan Madariaga, sed ili ne sukcesis eksporti sian ribelon al la aliaj provincoj. Post pli ol kvar jaroj de rezisto, la nova guberniestro entrerriano Justo José de Urquiza venkis ilin en du bataloj, nome en Laguna Limpia kaj en Rincón de Vences. Fine de 1847, Argentino restis unuanime regita de Rosas.

La registaro de Rosas estis malpermesinta la navigadon laŭ la internaj riveroj por plifortigi la doganon de Bonaero. Dumlonge Anglio estis reklaminta la liberan navigadon laŭ la riveroj Paranao kaj Urugvajo por vendi siajn produktojn. Pro tiu disputo, la 18an de septembro de 1845 la franc-angla ŝiparo ekblokadis la havenon de Bonaero kaj malhelpis la apogon de la rioplata ŝiparo al Oribe en Montevideo. Fakte la ŝiparo de la admiralo Guillermo Brown estis kaptita de la brita ŝiparo. La kombinita ŝiparo eniris la riveron Paranao, cele kontakti kun la ribeluloj de Corrientes kaj kun Paragvajo, kies nova prezidento, Carlos Antonio López, klopodis malfermi iome la fermitan reĝimon heredita de la doktoro Francia. Ili venkis la fortan defendon kiun faris la trupoj de Rosas, estritaj de sia bofrato Lucio Norberto Mansilla en la batalo de Vuelta de Obligado, sed post monatoj ili estis venkitajen la batalo de Quebracho [keBRAĉo]. Tiuj bataloj faris trokosta la venkon, pro kio ne oni klopodis tiun celon. La venko de la anglafranca truparo rezultis pirha: kaj la obstinado de la defendantoj, kaj la komplikoj kiuj postulis ― kaj aktuale plue postulas ― la meandra fluejo de la rivero Paranao al la navigado, igis ege kosta la klopodon navigadi ĝin kontraŭ la volo de la argentina registaro. La batalo konatiĝis en la tuta Ameriko. Nome Ĉilio kaj Brazilo ŝanĝis siajn sentojn (kiuj ĝis tiam estis estintaj malamikaj al Rosas) kaj amikiĝis almenaŭ dekomence al la partio de la Konfederacio. Eĉ kelkaj unueciguloj (tradiciaj malamikoj de Rosas) kortuŝiĝis kaj la kolonelo Martiniano Chilavert akceptis formi parton de la armeo de la Konfederacio. Ĉio rezultis en venko kaj diplomata kaj militista de la Argentina Konfederacio, pro la alta kosto kiun postulis ĝi por la eŭropaj landoj. Fakte, la rezisto fare de la argentina registaro, devigis la invadantojn akcepti la suverenecon de Argentino super la internaj riveroj. Granda Britio, per la Traktato Arana-Southern de 1847, konkludis definitive tiun konflikton kaj en marto samjare ordonis la retiron de sia ŝiparo. Francio daŭrigis unu plian jaron, ĝis la subskribo de la Traktato Arana-Lepredour.

 
Batalo de Caseros

Post la retiriĝo de Francio kaj de Granda Britio, Montevideo dependis nur el la Brazila Imperio por elteni sin. Tiu, kiu garantiis la sendependon de Urugvajo, profitis el la situacio. Rosas deklaris militon al Brazilo, kaj klopodis profiti ĝin por rekonkeri la regionon de la Orientaj Misiones, nune en Brazilo. Lia komandanto estis Justo José de Urquiza [urKIza]. Gravuloj de la partio federala akuzis Rosas el lanĉo al nova aventuro nur por senfinigi la militsituacion kaj eviti konstitucian asembleon. Plej ruzaj el la opoziciantoj konvinkiĝis ke ne eblis venki Rosas nur danke al unueciguloj. La generalo Paz ekzemple kredis, ke kelkaj el liaj subuloj povis faligi lin; kaj li pensis pri Urquiza.

Urquiza ne ŝatis liberon pli ol Rosas, sed foje malkonsentis kun tiu pro interesoj. Fine de 1850 Rosas ordonis al li tranĉi la kontrabandon el kaj al Montevideo, kiu estis profito por Entre Ríos antaŭe. [10] Tuŝita ekonomie, ĉar la deviga paso tra la dogano de Bonaero por komerci ekstere estis problemo por sia provinco, Urquiza prepariĝis por kontraŭstari al Rosas. Sed li ne klopodis venki per malferma atako, sed pere de monatoj de negocado, faris sekretan aliancon kun Corrientes kaj Brazilo. La 1an de majo de 1851, lanĉis sian pronunciamiento (insurekcia manifesto), per kiu reprenis la kondukon de la eksteraj rilatoj de sia provinco, akceptante malatendite la rezignon kiun ĉiujare Rosas faris pri tiuj. Urquiza ankaŭ ne lanĉis sin rekte kontraŭ tiom pova malamiko, sed unue atakis Oribe en Urugvajo. Li devigis lin kapitulaci kaj doni la regadon al alianco de opoziicantoj de sia partio kun la colorados de Montevideo. Sekve li prenis la argentinan armilaron kiu formis parton de la trupoj de Oribe… kaj de liaj soldatoj, kiu estis aligita al la Ejército Grande, Granda Armeo de Urquiza.

Nur tiam, Urquiza translokiĝis al Santa Fe, venkis tie Echagüe kaj atakis Rosas. Post la venko de Pacheco, Rosas prenis la estrecon de sia armeo,[11] kaj li estis venkita en la batalo de Caseros, la 3an de februaro de 1852. Post la malvenko, Rosas abandonis la batalkampon kaj subskribis sian rezignon.

Rosas rifuĝiĝis en la brita konsulejo, la venontan vesperon, protektita de la brita konsulo Robert Gore, kaj eliris al Anglio per la brita militŝipo Conflict. Li instaliĝis ĉe Southampton. Li mortiĝis en ekzilo la 14an de de marto de 1877.

Notoj redakti

  1. Kromnome "Restaŭranto de la Leĝaro", kaj pli oficiale "Restaŭranto de la Leĝaro kaj Institucioj de la Provinco Bonaero". Ĝin ricevis li el la Reprezenta Ĉambro de Bonaero la 18an de Decembro 1829. Post la Kampanjo de la Dezerto (1833–34) li estis nomita la "Konkerinto de la dezerto" (Conquistador del desierto). Kiam lia diktatoreco iĝis pli subpremeca, Rosas estis konata kiel la "Tigro de Palermo", laŭ sia loĝejo en Palermo, tiam situanta for de la propra urbo Bonaero.
  2. Lynch, John (2001). Argentine Caudillo: Juan Manuel de Rosas (2a eld.). Wilmington, Delaware: Scholarly Resources. ISBN 0-8420-2897-8. paĝo 3.
  3. Bethell, Leslie (1993). Argentina since independence. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-43376-2. Paĝo 24.
  4. Rock, David (1987). Argentina, 1516–1987: From Spanish Colonization to Alfonsín. Los Angeles: University of California Press. ISBN 0-520-06178-0. Paĝo 103.
  5. Shumay, Nicolas (1993). The Invention of Argentina. Los Angeles: University of California Press. ISBN 0-520-08284-2. Paĝo 117.
  6. Ekzemple Clayton, Lawrence A.; Conniff, Michael L. (2005). A History of Modern Latin America (2 ed.). Belmont, California: Thomson Learning Academic Resource Center. ISBN 0-534-62158-9. Paĝo 72. Edwards, Todd L. (2008). Argentina: A Global Studies Handbook. Santa Barbara, California: ABC-CLIO. ISBN 978-1-85109-986-3. Paĝo 28. Hooker, Terry D. (2008). The Paraguayan War. Nottingham: Foundry Books. ISBN 1-901543-15-3. Paĝo 15, ktp
  7. Bethell, Leslie (1993). Argentina since independence. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-43376-2. pp. 26–27.
  8. Lynch, John (1981). Argentine dictator: Juan Manuel De Rosas, 1829–1852. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-1982-1129-5. p. 214.
  9. Lynch, John (2001). Argentine Caudillo: Juan Manuel de Rosas (2 ed.). Wilmington, Delaware: Scholarly Resources. ISBN 0-8420-2897-8. p. 118.
  10. José María Rosa asertas, ke la vera profitinto de la kontrabando estas Urquiza, ne lia provinco, kaj ke plej parto el tiu kontrabando estis financata de tiu. Vidu El Pronunciamiento de Urquiza, 1960.
  11. Tio estis eraro: Rosas estis lerta politikisto kaj milit-strategisto, sed kiel taktikisto en batalo li ne estis absolute kapabla kontraŭstari al Urquiza.