Juan de Valdés (1490-1541) estis hispana humanisto, erudiciulo, teologo, hebreisto, latinisto, mistikulo kaj frato de Alfonso de Valdés (1490-1532). Ambaŭ fratoj estis influhavaj intelektuloj kiuj plenumis signifoplenajn rolojn en la religia, politika kaj kultura vivo de Hispanio en ilia epoko.

Juan de Valdés
(1490-1541)
"Diálogo de la Doctrina christiana", verko eldonita en 1529.
"Diálogo de la Doctrina christiana",
verko eldonita en 1529.
Persona informo
Juan de Valdés
Naskiĝo 1490
en Cuenca, Kastilio,  Hispanio
Morto 20-a de julio 1541
en Napolo,  Italio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater historia universitato de Alkalao vd
Familio
Gefratoj Alfonso de Valdés vd
Profesio
Okupo teologo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan de Valdés estis edukita sub la gvidado de elstaraj humanistoj kaj disvolvis religiajn vidpunktojn kiuj intime interrilatis al la ideoj de Erasmo de Roterdamo, kun kiu li kaj lia frato tenis longatempan korespondadon. Li estis lernanto de Francisco de Vergara en la Universitato de Alcalá de Henares. Lia verko "Diálogo de la doctrina cristiana" (Dialogo pri la kristana doktrino", 1529) ne estis bonakceptita de la Inkvizicio kaj Valdéz opiniis prudente lasi Hispanion kaj iris al Napolo.

Vivo redakti

Li estis filo de Hernando de Valdés, kiu apartenis al familio de judaj konvertitoj. En 1524, eblis al li ĉeesti la predikojn de la iluminato Pedro Ruiz de Alcaraz (1480-1539) en la palaco Escalona de Diego López Pacheco (1456-1529), markizo de Villena, kaj ekde 1526 li studis en la Universitato de Alcalá de Henares kie li enamiĝis al la skribaĵoj de Erasmo de Roterdamo kaj de Marteno Lutero.

Lia ĝemela frato Alfonso de Valdés (1490-1532) estis sekretario de la vic-reĝo de Napolo, Don Pedro de Toledo (1484-1533), kanceliero de la imperiestro Karlo ka 5-a. Li estis forta kritikanto de la papo Klemento la 7-a kiun li riproĉis kiel paco-perturbanton, militinstiganto kaj perfida farsanto. Tamen, malgraŭ ke la papa nuncio Baldassare Castiglione (1478-1529) persone portis la kazon antaŭ la Inkvizicio, la stato je malpopulareco de la papo, post la disrabado de Romo, kaj la povoplena protekto de la imperiestro ĉe lia sekretario estis tiel grandaj ke nenio okazis al la aŭdaca kanceliero. Bedaŭrinde, la antaŭtempa morto de la ĝemela frato de Juan de Valdés, pro la pesto, en Vieno, silentigis ajnan eblecon pri enketo ĉe la religia aŭtoritataro.

Tamen, ĉi-apogo iĝis malpli evidenta rilate al Juan de Valdés, kiu post publikaĵo, en 1528/1529, kvankam anonime, de la verko "Dialogo de doctrina cristiana", en kiu li atakis la koruptecon ene de la Roma Eklezio, dum li intertempe defendis la legitimecon de la edziĝo de Henriko la 8-a al Katerina de Aragono. Tiamaniere ke li estis procezita pro herezo de la Inkvizicio unuafoje en 1529, kiun li riparis en Italio dank'al diplomatia protektado, kiel imperia agento, donita de Karlo ka 5-a, por eskapi al dua kaj pli decida procezo. En la 12-a de januaro 1533 li leteris el Bolonjo atende de papa decido, kaj ekde tiu jaro li ekloĝis en Napolo kie li restis ĝis sia morto.

Post iom da restado en Romo, li vizitadis la humanisman cirklon de Juan Ginés de Sepúlveda (1490-1573) kaj vojaĝis tra la itala duoninsulo kaj alifoje post la elektiĝo de la papo Paŭlo la 3-a (1468-1549). En sia hejmo, li kreis humanisman grupon kiu kunigis la plej elstarajn tiamajn humanistojn en Italio. Inter ili troviĝis Pietro Martire Vermigli (1499-1562), Marcantonio Flaminio (1497-1550), Vittoria Colonna (1492-1547), Giulia Gonzaga (1513-1566), Ludoviko Manna (aktiva inter 1530-1555), Benedetto Fontanini da Mantova (1490-1555), Apollonio Merenda (m. 1566) kaj Giovanni da Montalcino Buzio (1500-1553).[1]

Lia influo estis granda sur Bernardino Ochino (1487-1564) por kies predikojn li provizis per kelkaj temoj. Pietro Carnesecchi (1508-1567), bruligita de la Inkvizicio en 1567, kiu konatiĝis kun Valdés en Romo, kiel "modesta kaj bonedukita kortegano", trovis lin en Napolo, en 1540, "tute enmergiĝinta en la studoj pri la Sanktaj Skribaĵoj", kaj tradukante partojn en la hispanan rekte el la hebrea kaj la greka, kun aldono de komentoj kaj enkondukoj. Al li Carnsecchi atribuis sian propran adoptiĝon al la Evangelia doktrino de la fidopravigo, kaj samtempe lia rifuzo al la politko pri luterana skismo.

Okaze de lia morto, la grupo de asocianoj dispeliĝis. Forlasante la esperon je regenerita katolikismo, Ochino kaj Vermigli lasis Italion. Kelkaj skribaĵoj de Valdés estis iom post iom publikigitaj en italaj tradukaĵoj. Montrante multe da originaleco kaj intelekta profundeco, ili kombinas la vejnon de la duonmistika spiritualeco kun la persona ĉarmo atribuitaj al ilia aŭtoro en ĉiuj samtempaj dokumentoj.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti