Jud-kartvela lingvo

La jud-kartvela lingvokartvele ყივრული, ankaŭ nomata KivruliQiwruli, estas la tradicia lingvo de la judoj de Kartvelio. Eblas konsideri ĝin dialekto de la kartvela lingvo, kun multaj hebreaj kaj arameaj pruntvortoj, sed malgraŭ tiuj vortoj nejudaj kartveloj povas relative bone kompreni ĝin. Temas pri la sola sudkaŭkaza juda lingvo. Ĝia statuso kiel malplimulta lingvo en Kartvelio estas temo de multaj debatoj.

Jud-kartvela lingvo
lingvo • moderna lingvo
kartvela lingvo • judaj lingvoj
Parolata en Kartvelio, Israelo, Novjorko (Usono) kaj alie
Parolantoj 85 000
Denaskaj parolantoj ĉ. 60 000 – 79 800 (vidu tekste)
Skribo hebrebaza alfabeto
Lingvistika klasifiko
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 cau
  ISO 639-3 jge
  Glottolog jude1258
Angla nomo Judaeo-Georgian
Franca nomo judéo-géorgien
vdr
sinagogo en Tbiliso

Tutmonda disvastiĝo redakti

La jud-kartvela lingvo nun ankoraŭ parolatas fare de inter 60 000[1] kaj 79 800[2] personoj, el inter ili

Statuso redakti

La lingvo estas en akuta danĝero de formorto, aparte en Israelo, ĉar multaj infanoj de kartveldevenaj gepatroj kreskas unulingve hebrelingvaj. En Kartvelio la lingvo ĝis nun ne havas oficialan statuson, kaj ne estas granda ŝanco ke tio ŝanĝiĝos, ĉar kontinue multaj kartvelaj judoj forlasas la landon kaj tial la nombro de parolantoj en Kartvelio daŭre malplimultiĝas.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti