Juda Nacia Fondaĵo

La Juda Nacia Fondaĵo (hebree קרן קימת לישראל, Keren Kajemet LeJisrael, mallongigite JNF kaj foje laŭ la hebrea KKL) estis fondita en 1901, kadre de al kvina Kongreso pri Cionismo en Bazelo (1901), kun la celo aĉeti kaj kultivi terenojn en la provinco Palestino de la Otomana Imperio kaj pli poste en Israelo por setlado de judoj tie. La fondaĵo estas senprofita orgganizaĵo.

Juda Nacia Fondaĵo
volontula asocio • juda organizaĵo
Komenco 1901 vd
Geografia situo 31° 46′ 36″ N, 35° 12′ 58″ O (mapo)31.7767535.21608Koordinatoj: 31° 46′ 36″ N, 35° 12′ 58″ O (mapo)
Lando(j) Israelo vd
Sidejo Jerusalemo
Juda Nacia Fondaĵo (Israelo)
Juda Nacia Fondaĵo (Israelo)
DEC
Juda Nacia Fondaĵo
Juda Nacia Fondaĵo
Map
Juda Nacia Fondaĵo
Fondinto(j) Theodor Herzl vd
Filioj Heimanuta vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr
la Eŝtaol-arbaro plantita laŭ iniciato de la JNF - parto de ĝi estas la arbaro de la martiroj
ĉefa oficejo de la Juda Nacia Fondaĵo en Jerusalemo

Ekde sia fondiĝo, la organizaĵo plantigis pli ol 240 milionoj da arboj en Israelo. Ĝi ankaŭ konstruigis 180 digojn kaj akvorezervujojn, elvoluigis 250 000 akreojn (1 000 kvadratajn kilometrojn) da terenoj kaj establigis pli ol 1000 parkojn.[1]

En 2002, la JNF ricevis la Israel-Premion por dumviva atingado kaj kontribuo al la societo kaj ŝtato de Israelo.[2]

Arbaro de la Paco Jerusalemo redakti

 
bonveniga ŝildo al la Arbaro de la Paco Jerusalemo en ok lingvoj

Inter la multaj arbaroj plantitaj, elstaras interalie la "Arbaro de la Paco" en Jerusalemo. En ĝi la partoprenantoj de la IJK 1986 de TEJO plantis oficialan "ĝardenon Esperanto" - ĉiu kongresa partoprenanto, raportis ekzemple la esperantlingva bulteno koncize, "plantis unu arbon, kiu restos kaj kreskos, simbole al la grava kontribuo de Esperanto al la tutmonda paco".[3]

 
ŝildo honore al la inaŭguro de la ĝardeno Esperanto en la Arbaro de la Paco en aŭgusto 1986

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti