Kiel juda emancipiĝojuda emancipado oni nomas la vojon de la judoj ekde la rando de la kristana plimulta socio, kie ili estis jure, religie kaj socio diskriminaciita malplimulto, en la centron de la socion. Ilia integrado resp. integriĝo komenciĝis per la rekono kiel egalrajtaj civitanoj ekde la epoko de klerismo.

Napoleon reestablas la israelidan kulton, 30-an de majo 1806.

Homaj rajtoj koncedataj sendepende de religia aneco fariĝis distingilo de la civiligita nacioŝtato: unue en Usono per la deklaro de la homrajtoj je Virginio en 1776, poste en Francujo post la franca revolucio de 1789. La 27-an de septembro 1791 la nacia asembleo deklaris la egalrajtigon de ĉiuj francaj judoj. La germanaj ŝtatoj, kiuj diversgrade staris fare de Napoleono sub influo de Francujo, sen limigoj emancipis la judojn,[1] ekzemple la Ĉefduklando Berg kaj la Reĝlando Vestfalio.

La germanlingvaj ŝtatoj enkondukis ekde 1797 ĝis 1918 la leĝan egalrajtigon de la judoj ne per unufoja ŝtata suverena akto, sed iom post iom per unuopaj paŝoj, ofte denove limigitaj, kiujn ili dependigis de la sukceso de la „edukpolitiko“ kontraŭ la judaj regato. En Prusujo la judoj fariĝis civitanoj nur per la judoedikto el 1812, la lasta el la reformoj, kiun enkondukis Karl August von Hardenberg. Reviziitaj versioj de la svisa federacia konstitucio garantiis al la judoj en 1866 la rajton de libera elekto de la loĝejo kaj finfine en 1874 ankaŭ la rajton de libera praktikado de ilia religio.[2] Per tio ekde 1874 ĉiuj judoj de okcidenta kaj meza Eŭropo estis samrajtaj civitanoj de siaj ŝtatoj. Nazia Germanujo forprenis per la Nurenbergaj leĝoj el 1935 de la judoj ĉiujn fundamentajn rajtojn, post kiam la nazioj diskriminaciis ilin jam ekde 1933 kaj plej malfrue ekde la komenco de la Dua Mondmilito 1939 ekstermis ilin.

La termino „juda emancipado“ aperas ekde 1817. Ĝis tiam oni priskribis la temon kiel „civitana plibonigo“, „naturaligo“ aŭ „egalstatigo“ de la judoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Michael Wagner-Kern: Staat und Namensänderung. Die öffentlich-rechtliche Namensänderung in Deutschland im 19. und 20. Jahrhundert (= Beiträge zur Rechtsgeschichte des 20. Jahrhunderts. Vol. 35). Mohr Siebeck, Tübingen 2002, ISBN 3-16-147718-9, S. 35 (Samtempe: Bayreuth, Universität, Dissertation, 2000/2001).
  2. Robert Uri Kaufmann: Der Weg zur Emanzipation (1798–1879). en la Historischen Lexikon der Schweiz