Judaso Iskarioto (aŭ Judaso Iskariota) estis unu el la dek-du originaj apostoloj de Jesuo Kristo. Laŭ la evangelio laŭ Sankta Mateo, 26, 47–69, li perfidis Jesuon per kiso kaj ricevis por tio 30 arĝentajn denarojn. Poste, pentinte, li pendumis sin. La signifo de lia alnomo "Iskarioto" estas necerta. Povas esti, ke ĝi signifas "el (vilaĝo) Kariot". Aliaj pensas pri misprononco de la Latina "sicarius" (ponardulo); tiam estus eble indiko, ke li apartenis al rezistada movado kontraŭ la Romianoj.

Judaso Iskarioto
Biblia persono
homa biblia persono • korana persono
Verko La lasta tento de Kristo (filmo)
Evangelio laŭ Judaso
Informoj
Sekso vira
Nacieco Judeo
Religio judismo, kristanismo
Mortokialo pendumo, krania traŭmato
Okupo trezoristo
Edzo/Edzino
vdr
La Judaskiso de Giotto di Bondone

Ne konfuzu tiun ĉi Judason kun la Judaso, je kies nomo konserviĝis epistolo en la Nova Testamento.

Vidu ankaŭ redakti