Judit Schäffer [ŝefer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schäffer Judit estis hungara kostumisto, altlerneja instruisto.

Judit Schäffer
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1931 (1931-01-25)
en Budapeŝto
Morto 27-an de aŭgusto 2008 (2008-08-27) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Familio
Edz(in)o Lóránt Kézdi
Okupo
Okupo kostumdezajnisto
vdr

Judit Schäffer [1] naskiĝis la 25-an de januaro 1931 en Budapeŝto, ŝi mortis la 27-an de aŭgusto 2008 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Judit Schäffer frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1954. Ŝia ĉefe instruisto estis Teréz Nagyajtay. Post siaj studoj ŝi havis stipendion en la armea teatra trupo 2 jarojn. Inter 1956 kaj 1966 ŝi kreis scenejajn kostumojn en Teatro József Attila, poste en Nacia Teatro (Budapeŝto), inter 1987-1991 en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Baldaŭ ŝi laboris en pluraj teatroj eĉ en eksterlando. Ŝi instruis 4 jarojn en la menciita altlernejo. En 1997 ŝi revenis al la Nacia Teatro. Ŝi ricevis plurajn premiojn inter 1971-2005, ankaŭ premion Kossuth en 1997. Ŝia edzo estis same kostumisto.

Elektitaj teatraj kostumaj laboroj redakti

Elektitaj kinejaj kostumaj laboroj redakti

  • Külvárosi legenda (1957)
  • Dudek horoj (filmo) (1965)
  • A lőcsei fehér asszony (televizia filmo, 1975)
  • Első kétszáz évem (1986)
  • Istálló (televizia filmo, 1989)

Elektitaj ekspozicioj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti