Judith Godrèche

franca aktorino

Judith GODRÈCHE (naskiĝnome Judith Goldreich), (naskiĝis la 23-an de marto 1972 en Parizo), estas franca aktorino.

Judith Godrèche
Judith Godrèche, 2007
Judith Godrèche, 2007
Persona informo
Naskiĝo 23-a de marto 1972
en Parizo, Francio
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Edz(in)o Dany Boon vd
Amkunulo Maurice Barthélemy • Benoît Jacquot vd
Infanoj Tess Barthélemy vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoro • romanisto • scenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Judith Godrèche komence eklaboris por promocii markon de japanaj ĉokoladoj; tiucele, ŝi pozis en porjunulara magazino.

En, ŝia unua filmo, Judith Godrèche interpretis la filinon de Claudia Cardinale en L'Été prochain. 14-jaraĝa, ŝi ekhavis sian unuan grandan rolon en filmo Les Mendiants de Benoît Jacquot, kun Dominique Sanda.

En 1989, ŝi ĉefrolis en La Fille de 15 ans de Jacques Doillon kun Melvil Poupaud, filmo kiu alportis al ŝi agnoskon de la publiko. La postan jaron, ŝi daŭre ludis. En 1990, ŝi estis nomumita al César por plej bona virina espero pro ŝia ludado en La Désenchantée de Benoît Jacquot.

En 1994, ŝia romano Point de Côté, publikigita en Francio de Flammarion, ekhavis bonajn recenzojn.

Ŝi fariĝis konata de la usona publiko ekde la filmo Ridicule de Patrice Leconte, aperinta en 1996. En tiu filmo, ŝi ludis la rolon de Mathilde de Bellegarde. En 1997, ŝi partigis la afiŝon kun Leonardo DiCaprio kaj Jeremy Irons en L’Homme au masque de fer.

Ŝi estis nomumita du sinsekvajn jarojn al César por plej bona aktorino en dua rolo en L'Auberge espagnole de Cédric Klapisch, aperinta en 2002, kaj France Boutique de Tonie Marshall, aperinta en 2003.

En 2010, ŝi estas reĝisorino, scenaristino kaj ĉefaktorino de filmo Toutes les filles pleurent. Muziko estis komponita de Julien Doré kaj Benjamin Biolay, Judith Godrèche interpretis iliajn komponaĵojn.

Privata vivo redakti

15-jaraĝa, ŝi forlasis siajn gepatrojn por vivi kun reĝisoro Benoît Jacquot.

Ŝi estis edziniĝinta al humuristo Dany Boon kun kiu ŝi havis filon, Noé, naskitan la 4-an de septembro 1999.

Depost 2004, ŝi vivas kun aktoro kaj reĝisoro Maurice Barthélémy kun kiu ŝi havis filinon, Tess, naskitan la 19-an de aprilo 2005.

Filmaro redakti

Aktorino redakti

Reĝisorino redakti

Televido redakti

Teatro redakti

Eksteraj ligiloj redakti