Judkristana sinagogo

Judkristana sinagogo estas sidejo en kiu grupiĝis, tuj post la morto kaj supozata resurekto de Jesuo, kaj religie kultis la unuaj kristanoj devenantaj el la juda aŭ greka medioj. Ili daŭrigis sin senti kaj juĝi heredantoj de la judaj tradicioj aldonante al tiuj ĉi ilian kulton al Jesuo.

Ekzemplon de tiuj judkristanaj sinagogoj, arkeolologoj malkrovis sub la tieldirita Tombo de Davido sur la monto Ciono, tombo kiu reale estis judkristana sinagogo aktiva ĉirkaŭ la sepdekaj jaroj de la 1-a jarcento: en ĝi oni elfosis niĉon direktita al Golgoto kiu certe entenis la papirrulojn de la Sanktaj Skriboj. Ĉi tie estis deĉifritaj alvokoj al Jesuo kaj kristanaj preĝformuloj. Ankaŭ membro de la prakristana komunumo estis arkeologie evidentigita: temas pri Aleksandro, filo de Simono el Kireno (Marko 15,21), ĝuste la filo de la homo kiu portis la krucon de Jesuo – pliprecize la transversan lignon de la kruco. Lia ostaj restaĵoj, rekonitaj aŭtentaj sen iu ajn diskuto ĉe arkeologoj, nun konserviĝas ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo.

Similpruva, arkeologie, estas ankaŭ la domo de Petro en Kafarnao, kies identiĝo hodiaŭ estas malferme agnoskata. Laŭ iuj eĉ ĝi funkciis kiel judo-kristama sinagogo. Analoga arkeologia malkovro okazis sur monto Oliveto en Jerusalemo [1] Diversloke en Palestino troviĝas spuroj de tiuj institucioj kiuj sekvis la sorton de tiuj komunumoj, parte absorbitaj de la Granda Eklezio, parte ĉerpiĝintaj pro herezaj tendencoj, parte forigintaj.

Vidu redakti

Eksteraj ligiloj redakti