Judodevena miksrasulo (nazia Germanujo)

La naziismo kaj rasoteoria termino judodevena rasmiksulo (ger.:jüdischer Mischling“ estis difinita en la Unua Dekreto pri la Regna Civitaneco-Leĝo de la 14-a de novembro 1935. „judodevenaj rasmiksuloj“ estis laŭ tio germanoj, kiuj devenis de unu aŭ du „plenjudaj“ geavoj, tamen ne havis vastan ligon kun la judismo. Kiu tamen – je egala deveno de du judaj geavoj – apartenis al la juda religia komunumo aŭ estis geedziĝinta kun judo, estis samrangigita kun plenjudoj kaj nomata „judo“.

Nürnberger Gesetze

Je la geedziĝo-malpermeso de judoj kun „germansanguloj“, elformita en la nurenbergaj rasleĝoj kaj realigitaj per dekretoj[1], estis esence, ĉu „juda miksito“ havis du judajn aŭ nur unu geavajn partojn. Cirkulero de la regna ministro por internaj aferoj, Wilhelm Frick, de la 26-a de novembro 1935 stampis por tio la nociojn „ juda miksito unuagrada“ respektive „ juda miksito duagrada“.[2] Pli kaj pli leĝokomentoj, gazetoj kaj lernolibroj uzis por tio la pli facile kompreneblajn terminojn „Halbjude“ (duonjudo) kaj „Vierteljude“ (kvaronjudo), en ĉefa germanlingva vortaro Duden unuafoje trovebla en 1941.

La „judaj miksitoj unuagradaj“ suferis kreskan subpremon kaj persekuton: ĝisfundaj judmalamantoj en la NSDAP, partia stabo kaj en la naziaj policostrukturoj insistegis, enigi ankaŭ ĉi tiun grupon en la deportadon kaj en la amasmurdo.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Maria von der Heydt: Auswanderung von „jüdischen Mischlingen”. En: Susanne Heim, Beate Meyer, Francis R. Nicosia (eldonintoj): „Wer bleibt, opfert seine Jahre, vielleicht sein Leben.” Deutsche Juden 1938-1941. Wallstein, Göttingen 2010.
  • Beate Meyer: „Jüdische Mischlinge“. Rassenpolitik und Verfolgungserfahrung 1933–1945. 2-a eldono. Dölling kaj Galitz, Hamburgo 2002, ISBN 3-933374-22-7 (Studien zur jüdischen Geschichte. 6), (Samtempe kaj parte: Hamburgo, universitato, doktortezo, 1998: Verfolgung und Verfolgungserfahrungen „jüdischer Mischlinge“ in der NS-Zeit), (Unua eldono: samloke 1999).
  • James F. Tent: Im Schatten des Holocaust. Schicksale deutsch-jüdischer «Mischlinge» im Dritten Reich. Böhlau, Kolonjo 2007.

Referencoj redakti

  1. Erste Verordnung zur Ausführung des Gesetzes zum Schutze des deutschen Blutes und der deutschen Ehre de la 14-a de novembro 1935 (RGBl I, S. 1334)
  2. Cornelia Schmitz-Berning: Vokabular des Nationalsozialismus., 2-a reviziita kaj priverkita eldono, Berlino 2007, ISBN 978-3-11-019549-1, S. 641 (kapvorto 'Vierteljude').

Eksteraj ligiloj redakti