Juglando (genro)

genro

Juglando[1], juglandarbo[2], juglandujo[3] (science: Juglans) estas genro de falfolia, unuseksa arbo kun grandaj, pinataj duope kontraŭesidantaj, tre aromaj folioj. La stamenaj floroj staras en amento, la ina floro en fasko. La frukto evoluas el sube staranta ovario, kiu estas drupo kun ekstere verda, karneca, tavolo defalanta je maturiĝo. La verda kovraĵo evoluas ankaŭ el perigonio kaj hipsofolioj (folioj kreskantaj super la foliaro). Tiu arbo devenas el Malgrand-Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Juglando
Reĝa juglando
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Juglandacoj Juglandaceae
Genro: Juglans
L.
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Közönséges dió (J. regia)
Közönséges dió (J. regia)

La vorto juglando devenas el la latina Jovis glans, «jupitera glano».

  • nigra juglando (Juglans nigra) estas arbo el Nordameriko kun plaĉa malhela trunkoŝelo kaj ligno uzata por meblofabrikado, kultivata en parkoj.
  • reĝa juglando (Juglans regia) estas fruktoarbo multe kultivata pro la valora nukso, kies manĝebla kerno konsistas ĉefe el du grandaj karakterize falditaj kotiledonoj.

Referencoj redakti