Juist

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Juist estas insulo - kaj sur ĝi komunumo - en la nordokcidento de Germanio. La insulo geografie apartenas al la orientfrisaj insuloj, la urba komunumo sur ĝi administre estas parto de la distrikto Aurich de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1552 konstantajn loĝantojn. Dum la somero tiu nombro dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon. Tamen tio ne kaŭzas grandajn ekologiajn damaĝojn, ĉar kiel sur preskaŭ ĉiu orientfrisa insulo aŭtomobiloj estas komplete malpermesataj: elektraj aŭtetoj de la restoracioj, hoteloj kaj pensionoj transportas varojn kaj turistajn valizojn, trajneto transportas la gastojn de la ŝipo al vilaĝa stacidometo (aŭ eblas veni al flughaveneto per sportaj aviadiloj), kaj de tie la gastoj povas piediri aŭ bicikli.

Juist
Blazono
Juist (Germanio)
Juist (Germanio)
DEC

Map

Flago
coastal spa • neurba komunumo de Germanio • senaŭta loko
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Aurich
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04935
Poŝtkodo 26557–26571
Aŭtomobila kodo AUR
Oficiala Municipokodo 03452013
Subdivido 2 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Karl-Josef Wederhake
Adreso de la administrejo Strandstraße 5
26571 Juist
Demografio
Loĝantaro 1552 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 41′ N, 7° 0′ O (mapo)53.67686.9925305555556Koordinatoj: 53° 41′ N, 7° 0′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 3 m
Areo 16,43 km²
Oficiala retejo http://www.gemeinde-juist.de
vdr