Jukio Miŝima

Japana verkisto

Jukio Miŝima (japane  () (しま) () () (), Mishima Yukio) estis la publiknomo de Kimitake Hiroaka (japane 平岡 公威) (naskiĝis la 14-an de januaro 1925, mortis la 25-an de novembro 1970), japana aŭtoro, poeto, dramaturgo, aktoro, kaj reĝisoro. Miŝima estas konsiderata unu el la plej gravaj japanaj aŭtoroj de la 20-a jarcento. Lia avangarda verkaro montris miksadon de moderna kaj tradicia estetikoj, kaj rompis kulturajn limojn, per fokuso je sekseco, morto, kaj politikan ŝanĝon. Li ankaŭ memoriĝas pro sinmortigo ceremonia de harakiro post fiaska puĉo.

Jukio Miŝima
Persona informo
三島 由紀夫
平岡 公威
Naskonomo 平岡 公威
Naskiĝo 14-an de januaro 1925 (1925-01-14)
en Tokio,  Japanio
Morto 25-an de novembro 1970 (1970-11-25) (45-jaraĝa)
en Tokio,  Japanio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pikado vd
Tombo Tama Cemetery vd
Religio ŝintoo vd
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Graduate Schools for Law and Politics and Faculty of Law, University of Tokyo vd
Subskribo Jukio Miŝima
Familio
Patro Azusa Hiraoka vd
Patrino Shizue Hiraoka vd
Gefratoj Chiyuki Hiraoka • Mitsuko Hiraoka vd
Edz(in)o Yōko Hiraoka vd
Infanoj Noriko Hiraoka • Iichirō Hiraoka vd
Parencoj Koji Tomita • Hashi Kenkō • Natsu Hiraoka • Sadatarō Hiraoka • Kenzō Hashi • Hiraoka Takichi • Nagai Iwanojō • Hashi Kendō • Nagai Naoyuki • Matsudaira Yoritaka • Matsudaira Noritada • Matsudaira Yorisuke • Hiraoka Manjirō • Atsushi Ōya vd
Profesio
Alia nomo Yukio Mishima • 榊山保 • 三島由紀夫 vd
Okupo verkisto • prozisto • romanisto • dramaturgoscenaristo • poeto • eseisto • tradukistokritikisto • teatra aktoro • filmaktoro • filmreĝisoroteatra reĝisoromodelo • politika aktivisto • ŝtata funkciulo vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • teatro • aktorado • manekenado • politika agado • poezio vd
Aktiva en Japanio vd
Aktiva dum 1944–25-a de novembro 1970 vd
Verkado
Verkoj The Temple of the Golden Pavilion ❦
Confessions of a Mask ❦
The Sea of Fertility ❦
The Sound of Waves ❦
The Sailor Who Fell from Grace with the Sea ❦
Kyōko no Ie ❦
Patriotism ❦
Five Modern Noh Plays ❦
Madame de Sade vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jukio Miŝima en 1956

Vivo redakti

Infanaĝo redakti

Miŝima naskiĝis en la Jocuja distrikto de Tokio (nun parto de Ŝinĝuku). Lia patro estis Azusa Hiraoka, registara oficialo, kaj lia patrino, Ŝizue, estis filino de la kvina reganto de la Kajsej Akademio. Ŝia patro, Kenzo Haŝi, estis erudiciulo de ĉinaj klasikaj, kaj la Haŝi familio estis servinta la Maeda klanon dum generacioj en Kaga. La patraj geavoj de Miŝima estis Sadatarō Hiraoka kaj Nacuko (Nacu) Hiraoka. Li havis pli junan fratinon, Micuko, kiu mortis per tifo en 1945 je la aĝo de 17, kaj pli junan fraton, Ĉijuki. Neniu el liaj gepatraj familioj devenis teknike el la plej elitaj familioj en Japanio.

Lian fruan infanaĝon ombris la avino, Nacuko, kiu prenis la knabon, disigante lin de lia familio dum pluraj jaroj. Nacu estis la nepino de Macudajra Joritaka, la daimio de Ŝiŝido en Hitaĉi, kaj estis edukita en la hejmo de Princo Arisugaŭa Taruhito; ŝi subtenis grandajn aristokratajn manierojn eĉ post edziniĝo kun la avo, funkciulo kiu estis farinta riĉaĵon ĉe la ĵus malfermita kolonia limo norda kaj kiu poste iĝis guberniestro ĝenerala de Karafuto sur Saĥalino. Nacu estis inklina al perfortaj kaj malsanecaj eksplodoj, kiujn foje aludis Miŝima en siaj verkoj. Kulpigas Nacu-on iuj biografistoj pri la posta fascino de la aŭtoro je sango kaj morto. Nacu ne permesis ke Miŝima risku sin en la sunlumo, entreprenu ian ajn specon de sporto aŭ ludu kun aliaj knaboj; li pasigis la plejparton de sia tempo sole aŭ kun kuzinoj kaj iliaj pupoj.

Miŝima revenis al familio je aĝo de dekdu. Lia patro, viro kun gusto por milita disciplino, uzis edukajn metodojn kiuj inkluzivis tenon de la juna knabo apud la flanko de rapida trajno. Li ankaŭ sturmadis la ĉambron de sia filo por pruvo de "ineca" intereso je beletro, kaj foje ŝiris manuskriptojn.

Miŝima ricevis sciigon pri soldatigo por la Japana Imperia Armeo dum la dua mondmilito. Ĉe la momento de lia rendevuo por medicina kontrolo, li havis malvarmumon, kaj la juna armea kuracisto aŭdis susuron el la pulmoj, do erare diagnozis tuberkulozon, kaj Miŝima estis deklarita nekapabla por servo.

Li estis invitita skribi mallongan rakonton por la Gakuŝuin literatura revuo, kaj li donis Hanazakari no mori (花ざかりの森, "Arbaro plenflorada"), en kiu la rakontanto priskribas la senton ke liaj prapatroj iel ankoraŭ vivas ene de li. La instruistoj de Miŝima estis tiel impresataj, ke ili rekomendis la historion al la prestiĝa literatura gazeto, Bungei-Bunka, kaj en 1944 ĝi eldoniĝis en libra formo. La novelo Tabako (烟草, "La cigaredo"), eldonita en 1946, priskribas iom da la malestimo kiun li alfrontis en la lernejo, kiam li konfesis al anoj de la rugbeo-klubo ke li estis en la literatura socio. Ĉi tiu traŭmateto ankaŭ kontribuis materialon por la posta historio Ŝi o kaku ŝōnen (詩を書く少年, "La knabo kiu skribis poezion") en 1954.

Post 1945 redakti

 
Ŝintaro Iŝihara kaj Jukio Miŝima en 1956

Miŝima diplomiĝis ĉe la Universitato de Tokio en 1947. Li akiris postenon kiel funkciulo en la financa ministrejo, sed li baldaŭ demisiis pro la beletra kariero.

Miŝima skribis romanojn, popularajn seriajn romanetojn, novelojn kaj literaturajn eseojn, kaj ankaŭ aklamitajn teatraĵojn por la Kabukia teatro, kaj modernajn versiojn de tradiciaj Noaj dramoj. Miŝima komencis la novelon Misaki nite no Monogatari (岬にての物語, Rakonto ĉe la Kabo) en 1945, kaj daŭra laboris pri ĝi tra la fino de la dua mondmilito. En januaro 1946, li vizitis la faman verkiston Jasunari Kaŭabata en Kamakura, kunportante la manuskriptojn de Kūsej (中世, "La Mezepoko") kaj Tabako, kaj petante la konsilojn kaj helpadon de Kaŭabata. En junio 1946, per la rekomendoj de Kaŭabata, Tabako eldoniĝis en la nova literatura revuo Ningen (人間, "La homaro").

Ankaŭ en 1946, Miŝima komencis sian debutan romanon, Tōzoku (盗賊, "Ŝtelistoj"), rakonto pri du junaj aristokratoj tiritaj rekte al sinmortigo. Ĝi eldoniĝis en 1948, puŝante Miŝima en la vicojn de la dua generacio de postmilitaj verkistoj. Sekvis Konfesoj de Masko, duonmembiografio de juna sadisma samseksemulo kiu devas sin kaŝi malantaŭ masko por konveni en socio. La romano estis ege sukcesa kaj igis Miŝima famulo en la aĝo de 24 jaroj. Ĉirkaŭ 1949, Miŝima eldonis serion da eseoj en Kindaj Bungaku pri Jasunari Kaŭabata, por kiu li havis ĉiam profundan respekton.

Lia skribado akiris por li internacian famon kaj grandan sekvantaron en Eŭropo kaj Usono, post multaj el liaj plej famaj verkoj estis tradukitaj. Miŝima vojaĝis grandskale; en 1952 li vizitis Grekion, kiu estis fascinanta lin ekde infanaĝo. Elementoj de lia vizito aperas en Ŝiosai (潮騒, "Ondosono"), kiu eldoniĝis en 1954, kaj tiris inspiron el la greka mito de Dafnis kaj Ĥloe. Miŝima edziĝis kun Joko Sugijama la 11-an de junio 1958. Ili havis du infanojn; la unua estas filino nomita Noriko (naskita la 2-an de junio 1959) kaj la dua estas filo nomita Iiĉiro (la 2-an de majo 1962).

Miŝima uzis siatempajn okazaĵojn por kelkaj el siaj verkoj. Kinkaku-ĝi (金閣寺, "La Templo de la Ora Pavilono", 1956) estas fikciigo de la bruligo de la fama templo Kinkaku en Kioto. Utage no ato (宴のあと, "Post la bankedo", 1960) tiom atente sekvis la cirkonstancojn de la politika kampanjo de Haĉirō Arita dum lia provo elektiĝi guberniestro de Tokio ke Miŝima malvenkis en proceso pro privatecofendo. En 1962, lia plej avangarda verko, Utsukuŝii hoŝi (美しい星, "Bela stelo"), kiu proksimiĝas al sciencfikcio, eldoniĝis kaj ricevis miksan kritikan reagon.

La 60-aj jaroj redakti

En 1959, lia plej ambicia romano siatempe, Kjōko no Ie (鏡子の家, La domo de Kjōko), tute fiaskis, ĝenerale priskribita kiel longa vana ripeto de la temoj el pli fruaj verkoj, kaj lia kariero kaj enspezo komenciĝis malkreski. Liaj verkoj ankoraŭ vendiĝis en grandaj nombroj, sed li maltrankviliĝis kaj eĉ petis pardonon el sia eldonejo. Lia samseksemo estis kaŭzanta problemojn en lia edzeco. La rapida releviĝo de Japanio vekis lian dormintan patriotismon, kaj liaj suspektoj je la novaj maldekstraj verkistoj kiuj forgvidis liajn legantojn grade inspiris specion de spito.

Tra la 1960-aj jaroj, Miŝima iĝis pli kaj pli verva kaj ekscentra. La antaŭe timema poeto aktoris, ekzercis sin, pozis kiel modelo, kaj partoprenis tumulte en publika vivo. En 1967, Miŝima aliĝis al la Surtera Memdefenda Armeo kaj spertis bazan edukon. Jaron poste, li fondis la Tatenokaj-on ("ŝildosocio"). Ĉi tiu estis privata milico por junaj dekstraj studentoj kiuj studis militajn principojn kaj fizikan disciplinon, kaj ĵuris protekti la Imperiestron de Japanio. Miŝima mem trejnis ilin. Tamen, sub la ideologio de Miŝima, la imperiestro ne estis nepre la reganta imperiestro, sed prefere la abstrakta esenco de Japanio. En Ejrej no Koej (英霊の聲, "Voĉoj de la Heroaj Mortintoj", 1966), Miŝima fakte kondamnis Imperiestron Hirohito pro lia forkonfeso de dieco ĉe la fino de la dua mondmilito. Malgraŭ lia emfazo, pluraj el liaj postaj eseoj montras strangan malsinceron kaj intence filistran stilon kiuj sugestas ke lia patriotismo estis, de komenco al fino, afero de revoj kiujn lia intelekto finfine nek oponis nek direktis. La kontrasto inter la skeptikaj rakontoj kaj la fuŝaj eseoj estas tre frapa.

Puĉprovo kaj morto redakti

 
La tombo de Miŝima en Tama, Tokio

La 25-an de novembro 1970, Miŝima kaj kvar anoj de la Tatenokaj, sub preteksto, vizitis la komandanton de la Iĉigaja kazerno, la Tokia ĉefsidejo de la orienta filio de la Memdefenda Armeo. Interne, ili barikadis la oficejon kaj ligis la komandanton al lia seĝo. Kun preta manifesto kaj standardo listiganta iliajn postulojn, Miŝima paŝis sur la balkonon por alparoli la soldatojn kolektitajn malsupre. Lia parolado estis intencita inspiri puĉon por restarigi la potencon de la imperiestro. Li sukcesis nur agaci la soldatojn, kiuj mokegis lin. Post kelkaj minutoj li revenis al la oficejo kaj harakiris kune kun unu sekvanto, Masakacu Morita.

La okazaĵo ege embarasis la amikojn de Miŝima, inter kiuj estis politikistoj kaj pluraj altrangaj viroj. La plimulta opinio estis tre negativa, kaj lia postmorta kariero apenaŭ profitis. Tamen, kelkaj kritikoj konfesis ke liaj lastaj verkoj, en la kvaropa Hōĝō no Umi (豐饒の海, "La maro de fekundeco"), estis inter liaj plej bonaj. Li estis verkinta 34 romanojn, ĉirkaŭ 50 teatraĵojn, ĉirkaŭ 25 novelarojn, pli ol 35 esearojn, unu libreton, kaj unu filmdialogon.

Ĉefaj verkoj redakti

Titolo Esperantlingva Jaro
假面の告白
(仮面の告白)
Kamen no Kokuhaku
Konfesoj de masko 1949
愛の渇き
Aj no Kaŭaki
Soifo je amo 1950
禁色
Kinĝiki
Malpermesita volupto
[Malpermesitaj koloroj]
1951–1953
潮騷
Ŝiosaj
Ondosono 1954
金閣寺
Kinkaku-ĝi
La Templo de la Ora Pavilono 1956
鏡子の家
Kjōko no Ie
La domo de Kjōko 1959
宴のあと
Utage no Ato
Post la bankedo 1960
黒蜥蜴
Kuro Tokage
(teatraĵo)
La nigra lacerto kaj aliaj teatraĵoj 1961
午後の曳航
Gogo no Eikō
Posttagmeza trenado
[La maristo kiu falis el graco de la maro]
1963
肉体の学校
Nikutaj no Gakkō
La lernejo de la karno 1963
絹と明察
Kinu to Meisacu
Silko kaj komprenego 1964
三熊野詣
Mikumano Mōde
(novelo)
Tri-Kumano-a pilgrimo
[Kultaj agoj]
1965
サド侯爵夫人
Sado Kōŝaku Fuĝin
(teatraĵo)
Madame de Sade 1965
憂國(憂国)
Jūkoku
(novelo)
Patriotismo 1961
真夏の死
Manacu no Ŝi
(novelo)
Mezsomera morto 1953
鹿鳴館
Rokumejkan
(teatraĵo)
La Rokumejkan 1956
葉隠入門
Hagakure Njūmon
Samuraja moralo 1967
朱雀家の滅亡
Suzaku-ke no Mecubō
(teatraĵo)
La Malpliiĝo kaj Falo de la Suzaku 1967
わが友ヒットラー
Ŭaga Tomo Hittorā
(teatraĵo)
Mia amiko, Hitler 1968
癩王のテラス
Rajō no Terasu
(teatraĵo)
La teraso de la lepra reĝo 1969
太陽と鐡
(太陽と鉄)
Tajĝō to Tecu (eseo)
Suno kaj ŝtalo 1968
豐饒の海
(豊饒の海)
Hōĝō no Umi
La maro de fekundeco: 1965–1970
  I. 春の雪
  Haru no Juki
   1. Printempa neĝo 1969
  II. 奔馬
  Honba
   2. Ĉevaloj senbridaj 1969
  III. 曉の寺
  Akacuki no Tera
   3. La templo d' aŭroro 1970
  IV. 天人五衰
  Tennin Gosui
   4. Kvin mortsignoj d' anĝelo
                [La putriĝo de l' anĝelo]
1971

Eksteraj ligiloj redakti