La Rivero Jukono estas tre grava rivero de nordokcidenta Norda Ameriko. Ĉirkaŭ duono de la rivero fluas tra la ŝtato de Usono nome Alasko, kun plejparto de la resto fluante kaj donante nomon al teritorio de Kanado nome Jukonio, kaj eta parto de la rivero ĉe la naskiĝloko ĉe Brita Kolumbio. La rivero estas 3,700 km longa kaj enfluas en la Beringan Maron ĉe la delto Jukono-Kuskokwim. La mezaveraĝa enfluo estas 6,430 m³/s .[1] La entuta baseno estas 832,700 km²,[2] el kio 323,800 km² estas en Kanado. Kompare la entuta areo estas 25% pli granda ol TeksasoAlberto.

Jukono (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 3 190 km
Akvokolekta areo 854 696 km²
Averaĝa trafluo 6 428 m³/s
Fluo
Geografio
Landoj Kanado
Regionoj Jukonio
vdr
Baseno de la Rivero Jukono
Ponto de la Aŭtoŝoseo de Klondike super la Rivero Jukono ĉe Carmacks

Ĝi estas la plej longa rivero de Alasko kaj Jukonio kaj estis unu el la ĉefaj transportosistemoj dum la Orfebro de Klondike de 18961903 kaj pro tio la rivero estas fama kaj aperas en filmoj, romanoj kaj rakontoj pri tiu okazaĵo. Riverŝipoj per padelradoj daŭre veturis la riveron ĝis la 1950-aj jaroj, kiam la aŭtoŝoseo de Klondike estis finita.

Jukono signifas "blanka akvorivero" en la gviĉina lingvo.

La Rivero Jukono estis draste poluita pro orminejoj, militistaj instalaĵoj, poluakvo, rubaĵoj kaj aliaj kialoj. La "Intertriba Konsilantaro por la Baseno de la Rivero Jukono" estas kooperativa klopodo de 64 indiĝenaj nacioj kaj triboj en Alasko kaj Kanado kaj havas la celon purigi la riveron kaj ĝiajn alfluantojn sufiĉe por denove povi trinki el ĝi.

Referencoj redakti