Juli BÁSTI [bAŝti], hungare Básti Juli, estas hungara aktorino. Ŝia patro Lajos Básti estis elstara aktoro, ŝia patrino estis (same aktoro) Zsuzsa Zolnay.

Juli Básti
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1957 (1957-08-10) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Lajos Básti
Patrino Zsuzsa Zolnay
Edz(in)o Tamás Puskás • Péter Gothár
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Juli Básti naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1957 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Juli Básti frekventis aktoran altlernejon inter 1976-1980, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), poste en Teatro Katona József. Ekde 2003 ŝi apartenas al Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi havas edzon kaj ŝi naskis 2 filojn. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1993, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Ŝiaj roloj (elekto) redakti

  • 30 kinejaj filmoj inter 1980-2009
  • 9 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1980-2006, ekzemple Tudós nők (Sciencaj virinoj) (altlerneja ekzamena filmo), 1980
  • en ekstrelandaj filmoj voĉo de diversaj aktorinoj
  • diversaj teatraj roloj, ekzemple Ŝekspiro: Hamleto - Ophélia; Molière: Tartufo - Elmira; Ibsen: Hedda Gabler - titolrolo

Fontoj redakti