Julio (en la germana lingvo Julia, en la romanĉa lingvo Gelgia, kaj en la itala lingvo Giuglia) estas rivero en Kantono Grizono, alfluanto de Albulo, kiu apartenas al la akvokoleta regiono de Rejno.

Julio
Rivero Julio en Savognin
rivero
Bazaj informoj
Longeco 37,5 km
Akvokolekta areo 325 km²
Averaĝa trafluo 0,82 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 830 m
Enfluejo Albulo
- Alteco 840 m
Geografio
Alfluantoj Bivio, Ava de Faller kaj aliaj
Rivero en Eŭropo
vdr

Fonto redakti

La rivero Julio fontas en la Valo de Agnel sur alteco de 2830 m s.m. okcidente de la monto Piz Agnel (alteco 3205 m s.m.) kaj oriente de la kulmino de Juliopasejo ĉe la koordinatoj 46° 30′ 22″ N 9° 42′ 55″ O / 46.50611 °N, 9.71528 °O / 46.50611; 9.71528 (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 22″ N 9° 42′ 55″ O / 46.50611 °N, 9.71528 °O / 46.50611; 9.71528 (mapo) sur la teritorio de la komunumo Bivio. La akvo de Julio kolektiĝas en pluraj morenolagetoj kaj tiam kolektiĝas en malgrandaj rojoj.

Fluvojo redakti

Julio unue fluas suden tra la Valo de Agnel kaj tiam okcidente de la kulmino de Juliopasejo turniĝas okcidenten. Antaŭ la vilaĝo Bivio alfluas al ĝi de sudo ĝia ĉefa alfluanto la rivero de Bivio (en la itala Beiva). Julio nun turniĝas norden kaj atingas en Marmorera la Baraĵalagon de Marmorera, kiun ĝi trafluas. Sude de la lago en Mulegns alfluas al Julio de okcidento la rivero Ava de Faller. La rivero fluas nun tra Rona, Tinizong, Savognin, Cunter, kaj Tiefencastel.

Alfluo redakti

Apud Tiefencastel sur alteco de 840 m s.m. Julio alfluas al Albulo, kies ĉefa alfluanto ĝi estas.

Datumoj redakti

La averaĝa akvofluo de Julio apud Tiefenkastel estas 0,82 m³/sek. Plej alta estas la akvofluo dum somero (junio 2010 averaĝe 5,11 m³/sek), kaj plej malalta en vintro (februaro 2010 averaĝe 0,22 m³/sek). La akvokoleta baseno de Julio estas 325 km², de kiu surfaco 0,89% estas kovrita de glaĉeroj.[1]

Ekonomio redakti

Laŭlonge de Julio troviĝas pluraj akvoelektrejoj, nome en Tinizong kaj Tiefencastel, kiu utiligas la akvon de Julio, kiu estas retenita en la Lago de Marmorera.

Aliaj signifoj de Julio redakti

Por aliaj signifoj de Julio vidu sub Julio (apartigilo).

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti