Juliane Benda-Reichardt

Juliane Reichardt, (naskiĝis Benda la 14-an de majo 1752 en Potsdam, la 9-an11-an de majo 1783 en Berlino), estis Bohemia pianisto, kantisto kaj komponisto.

Juliane Benda-Reichardt
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1752 (1752-05-14)
en Potsdam
Morto 11-an de majo 1783 (1783-05-11) (30-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro František Benda
Frat(in)oj Maria Carolina Wolf • Karl Hermann Heinrich Benda • Friedrich Benda
Edz(in)o Johann Friedrich Reichardt
Infano Louise Reichardt
Okupo
Okupo kantistokomponisto
vdr

Biografio redakti

Reichardt naskiĝis en Potsdam, la plej juna de la ses infanoj de violinisto kaj komponisto František Benda (1709–1786), kiu estis koncertestro ĉe la kortego de Frederiko la 2-a. Ŝia patrino estis Franziska Louise Eleonore Benda (née Stephanie) (1718-1758). Ŝi devenis el unu el la tiamaj plej grandaj kaj kompleksaj muzikdinastioj de ĉeĥaj muzikistoj, kiu inkludis kantistan onklinon kaj dekduon da muzikistaj kuzoj, pluraj el ili komponistoj. Ŝi geedziĝis verkiston kaj komponiston Johann Friedrich Reichardt (1752–1815) en 1776 kaj havis tri infanojn, la dua estis Louise Reichardt (1779–1826). Post kiam ŝia geedziĝo kun Johann Friedrich Reichardt, la paro movis al Berlino, de tie pluen al Hamburgo, Vajmaro kaj Königsbergo [1]. Juliane Reichardt mortis de postnaska (puerperal) febro en Berlino [2].

Kariero redakti

Ŝia esprimplena soprana voĉo, sed ankaŭ ŝia virta maniero ludi la pianon, trovis entuziasman publikon en Berlino, kie la verkoj de Juliane estis presataj ĉefe en almanakoj kaj muzikaj revuoj. Ŝi ofte prezentiĝis precipe ĉe ‘Koncerto por enamiĝintoj’ (Liebhaberkonzerte) fondita kaj direktita de la kortega muzikisto Johann Friedrich Ernst Benda, kuzo de Juliane.

Famaj vojaĝantaj artistoj partoprenis la koncertojn, inter ili la komponisto, muzikologo kaj verkisto Johann Friedrich Reichardt. Li estis tiel impresata de Juliane, ke li skribis en sia aŭtobiografio: “…Juliane kantis per bela, pura voĉo kaj esprimplena itala stilo.” Tio havis “decidan influon sur mia tuta vivo”. Post unu el siaj koncertoj, Reichardt dediĉis la prezentadon al Juliane, konfesante sian amon al ŝi. La nura obstaklo al geedziĝo estis la nestabila pozicio de Reichardt. Tio estis solvita post kiam lia estonta bopatro, tra siaj ĝentilaj influoj, certigis al li pozicion kiel Majstro de la Kortego. La geedziĝo de la juna paro estis grava socia evento en Berlino; jaron poste naskiĝis ilia unua infano; la dua infano estis Louise Reichardt, kiu sekvos la paŝojn de siaj gepatroj kaj la muzikan tradicion de la familio, ŝi fariĝos prestiĝa komponistino.

Eĉ post sia geedziĝo Juliane daŭre komponis kaj publikigis siajn verkojn, kvankam ŝiaj prezentadoj antaŭ publiko estis limigitaj. Ŝi komponis muzikon por siaj propraj tekstoj kaj ankaŭ por eksterlandaj poemoj.  Ŝia plej elstara laboro estas Sonato en Sol maĵora. Juliane eldonis pli ol 30 lieder kaj 2 piansonatojn inter 1780 ĝis sia trofrua morto pro akuŝo, kiam ŝi estis nur tridek unu jaraĝa.

La Muzikologo Eva Weissweiler estis la unua se temas pri skribi en profundo (1981) pri Juliane Benda-Reichardt kaj ŝia kompona stilo. Weissweiler situigas ŝin kune kun ŝia fratino, Maria Carolina Benda-Wolf (1742-1820) kaj ŝia filino, Louise Reichardt (1779-1826) kiel esencajn reprezentantojn de la dua Berlina Skola de Kantkomponistoj (Berliner Liederschule). Tiu skolo klopodis rompi la limojn inter la rafinita kaj la popola muziko, kreante muzikon, kiu celis tiel la kortegajn spektaklojn, kiel ankaŭ la hejman distron. Tiuj ĉi kantoj havis nenion komunan kun la afektema ‘itala belkanto’ prezentata ĉe la reĝa opero en Berlino. La komponaĵoj de Juliane Benda-Reichardt havas "popoltonon", popularan stilon.

"Estas nekompreneble", diris Weissweiler, ke ĉi tiuj virinaj komponistoj estis ignoritaj de muzikologio, aŭ ke ilia laboro povus esti "misinterpretita" kiel virina amatoreco, ĉar ili ja  apartenas al la sama berlina kantskolo kiel Johann Abraham Peter Schulz. Ili "konscie" montras la turnon al "popola tono kaj populara stilo". Weissweiler konsideras ilin "muzikaj reprezentantoj de la germana klerismo, kiel revoluciaj ĉampionoj de kontraŭ-feŭda muzika kulturo".

Verkaro redakti

Laŭ Grove Muzic, "Lieder und Klaviersonaten" de Reichardt (Hamburg, 1782) enhavas 17 kantojn kaj du sonatoj; kelkaj 13 aliaj kantoj aperis dum ŝia vivdaŭro en almanakoj kaj en kolekto de Oden und Lieder (1779–81) fare de ŝia edzo. An den Mond estis eble eldonita en unu el la almanakoj, pro tio ke la dato ne egalas aŭ la 1782 aŭ 1779-81 kolekto.[3]

Dum ŝia vivdaŭro ŝi eldonis du pianajn sonatojn kaj tridek kantoj [4]. Ŝia plej konata laboro estas:

  • Sonato en G Majoro
    • Sonato en G grava - Rondeau Allegro aperas sur la albumo Mozart in the Age of Enlightenment (Mozart en la Aĝo de Klerismo), Seth Carlin. (20a de decembro, 2006) Magnatune, ASIN: B000TPQSD4

Aliaj titoloj de kelkaj de ŝia laboro inkluzivas:

  • "Zwei Sonaten für Klavier"
  • "Klaviersonata "
  • "2 Sonaten fuer Klavier"
  • "Das Deutsche Restita : Ein Jahreskreis [auf 1925]"[5]

Fonto redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 97 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Notoj redakti

  1. . MUGi (Website) (2012). Arkivita el la originalo je 14 August 2017. Alirita 4 May 2017. . MUGi (Website) (2012). Arkivita el la originalo je 14 August 2017. Alirita 4 May 2017.
  2. Sadie, Julie Anne. (1994) The Norton/Grove dictionary of women composers (Digitized online by GoogleBooks). ISBN 9780393034875.
  3. IMSLP (Website) (2016). Alirita 2017-05-04.
  4. Hildegard Publishing Company (Website) (2017). Alirita 2017-05-02.
  5. WorldCat (Website) (2012). Alirita 2017-05-04.

Eksteraj ligoj redakti