Julianna Festetics

Grafo Julianna Festetics [feŝtetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Festetics Julianna Mária Anna Katalina estis hungarino. Ŝia nobela antaŭnomo estis tolnai. Ŝia patro estis Pál Festetics (departementestro), ŝiaj fratoj estis György Festetics (agronomo) kaj Imre Festetics, ŝia dua edzo estis Ferenc Széchényi, ŝia plej konata filo estis "la plej granda hungaro" István Széchenyi.

Julianna Festetics
Julianna Festetics
Julianna Festetics
Persona informo
Naskonomo Festetics Julianna Mária Anna Katalina
Naskiĝo la  30-an de oktobro 1753(nun 1753-10-30)
en Hungario Jablonca (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 20-an de januaro 1824 (1824-01-20)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Pál Festetics (departementestro)
Patrino Julianna, Gräfin Bossányi de Nagy-Bossány et Kispróna
Frat(in)oj György FesteticsImre Festetics
Edz(in)o Ferenc Széchényi
Infanoj István Széchenyi • Sophie Gräfin Zichy-Vásonykeő • Franziska Batthyány • Lajos Széchényi • Paul von Széchényi
vdr
Julianna Festetics

Julianna Festetics[1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1753 en Jablonca (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Silická Jablonica en Slovakio), ŝi mortis la 20-an de januaro 1824 en Vieno (Habsburga Imperio).

Biografio redakti

Julianna Festetics estis edukita en la familia bieno en Ság fare de piaristo, poste en abatinejo en Pozsony. Ŝi parolis hungare, germane, itale, angle kaj france. Ŝi edziniĝis al grafo József Széchényi en 1772, sed post 3 jaroj la edzo mortis pro ĉasakcidento. En tiu periodo idoj ne naskiĝis. En 1777 ŝi denove edziniĝis kun permeso de papo al pli juna frato de la forpasinto. En la sekvaj jaroj ŝi naskis sesfoje. Krom la familiaj zorgoj ŝi helpis al ŝia edzo, ŝi ofte vizitis bibliotekon de ŝia frato en Keszthely, ŝi estis kolektanto de mineraloj kaj kreskaĵoj. Kiam ŝia edzo fondis la Nacian Muzeon, ŝi tuj donacis siajn kolektaĵojn al la muzeo. En 1820 ŝi denove vidviniĝis, poste ŝi vivis retiriĝanta.

Fontoj redakti

Referencoj redakti