Julius HOPF (naskiĝinta la 20-an de oktobro 1839 en Gotha, mortinta samloke en la 12-a de julio 1886) estis germana juristo.

Julius Hopf
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1839 (1839-10-20)
en Gotha
Morto 12-an de julio 1886 (1886-07-12) (46-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

Vivo redakti

Post la frekvento de gimnazio en Gotha Hopf studis en Berlino kaj Göttingen. Post la doktoriĝo li akceptis deĵoron en la justica servo de Gotha.

Jam ekde la junuleco li konfrontiĝis al asekuraj temoj; tiel li transprenis en la 1875-a jaro la postenon de banka sekretario en la incendi-asekuro de Gotha. En 1876 li elektitis deputito de la Duklando de Gotha por la germana parlamento kie Hopf estis ĝis ties dissolvo en 1878 ano de la naciliberala partio. Poste li rifuzis novan elekton. Tial ke lia bofrato August Gier, kiu estis afergvidanto de la fajroasekurbanko, malsanĝis gravege en 1879, Hopf iĝis ties posteŭlo. Sed bedaŭrinde ankaŭ li malsaniĝis jam je la fino de la 1880-a jaro je la pulmo kion neniea restado kuracloka (Bad Soden am Taunus, San Remo, Falkenstein im Taunus) povis mildigi. Li mortis perdinte la unuan edzinon Gertrud (nask. Besser) jam en 1875. Post la morto li postlasis la duan edzinon Anna (nask. Lorenz), filon kaj tri filinojn.

Graveco redakti

Kiam Hopf estis banka sekretario revenis la 100-a datreveno naskiĝtaga de la fondinto de la banko Ernst Wilhelm Arnoldi. Je tiu okazo Hopf verkis la festskribaĵon: "E. W. Arnoldi und seine Schöpfung, die Feuerversicherungsbank für Deutschland". Duan libron, kiu famigis lin inter fakulo, li eldonis en 1880. Ĝi havis la titolon: "Aufgaben der Gesetzgebung im Dienste der Feuerversicherung". Trian meritoplenan verkon pri temoj fajroasekuraj koncerne privatecon kaj publikecon Hopf prilaboris en la malsanula lito en Falkenstein.

Krom verkoj sur la kampo de asekurado Hopf antaŭe jam estis verkinta pri juraĵoj. La en Franclando kaj Anglio lernintajn aferojn li priskribis en: "Die Rechtsschulen in Frankreich" kaj "Die Genossenschaften der Anwälte in England". Plurajn jarojn li eldonis - komence ankaŭ kun Samwer - la de Martens fondinta fakserion Recueil des Traités. Ĉiuj verkoj de Hopf estas karakterizitaj per klara, objektiva kaj nobla prezentado kaj brilega stilo.

Eksteraj ligiloj redakti

Biografio ĉe ADB