Julius Müller (teologo)

germana teologo protestantisma

Julius MÜLLER (naskiĝinta la 10-an de aprilo 1801 en Brieg (nun pole Brzeg), mortinta la 27-an de septembro 1878 en Halle) estis germana teologo protestantisma.

Julius Müller
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1801 (1801-04-10)
en Brieg (nun Brzeg en Pollando)
Morto 27-an de septembro 1878 (1878-09-27) (77-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de GöttingenHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Vroclavo
Familio
Patro Karl Daniel Müller
Frat(in)oj Karl Otfried Müller • Eduard Müller
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Studinte jursciencon li ŝanĝis la fakultaton kaj ekinteresiĝis pri teologio. En 1825 li iĝis pastoro en Schönbrunn apud Strehlen (nun pole Strzelin) kaj en 1831 dua universitata predikisto en Göttingen; tie ĉi li paralele prelegis pri praktika ekzegezo kaj pedagogiko. En 1834 li nomumitis eksterorda profesoro pri teologio. Kiel orda profesoro li iris en 1835 al Marburg kaj en 1839 al Halle.

Fama lia dogmatika baziĝis sur la majstroverko »Die christliche Lehre von der Sünde« (Breslaŭo 1839). En 1846 li ĉeestas landan sinodon en Berlino reprezentante la Evangelian konfesiunion post kiam li publikigis »Die erste Generalsynode der evangelischen Landeskirche Preußens« (Berlino 1847) kaj »Die evangelische Union, ihr Wesen und göttliches Recht« (Berlino 1854); »Dogmatische Abhandlungen« (Bremeno 1870).

Kune kun Karl Immanuel Nitzsch kaj aliaj li eldonis la fakgazeton »Deutsche Zeitschrift für christliche Wissenschaft und christliches Leben« (1850–1861).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 14. Leipzig 1908, p. 228-229 (tie ĉi interrete)