Julius Rebek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rebek Gyula estis hungardevena usona kemiisto, altlerneja instruisto, membro de Academia Europaea (2005), honora membro de Hungara Scienca Akademio (2001). Li estas konsiderita unu el la pioniroj de la supramolekula kemio.

Julius Rebek
Persona informo
Naskonomo Rebek Gyula
Naskiĝo la  11-an de aprilo 1944(nun 1944-04-11)
en Hungario Beregszász (Hungara reĝlando)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Masaĉuseca Instituto de TeknologioUniversitato de Kansaso
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto • sciencisto
vdr
Kristala strukturo raportita de Julius Rebek, kiu havas solan nitrogenan molekulon

Gyula Rebek[1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1944 en Beregszász (Hungara reĝlando, nuntempa Berehove en Ukrainio).

Biografio redakti

La familio Rebek rifuĝis al Aŭstrio por ne aparteni al la komunismo. En 1949 la familio havis eblecon translokiĝi al Kansaso, ili ricevis usonan ŝtatanecon en 1955. La juna Julius studis en la Universitato de Kansaso kun bakalaŭro en 1966, post kvar jaroj li doktoriĝis pri organika kemio en la Masaĉuseca Instituto pri Teknologio. Li estis asistanto en Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso, poste en Universitato de Picburgo, pli poste en aliaj universitatoj jam en pli grandaj instruaj rangoj. En 1989 li kreis tiujn molekulojn, kiuj povas regeneri, eĉ fari mutaciojn. Li ricevis premiojn ekde 1976.

Fontoj redakti

Referencoj redakti