Julius Weizsäcker

Julius WEIZSÄCKER (naskiĝinta la 13-an de februaro 1828 en Öhringen, mortinta la 3-an de septembro 1889 en Bad Kissingen) estis germana teologo kaj historiisto. Lia frato estis Carl Heinrich von Weizsäcker.

Julius Weizsäcker
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1828 (1828-02-13)
en Öhringen
Morto 3-an de septembro 1889 (1889-09-03) (61-jaraĝa)
en Bad Kissingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Tubingeno
Familio
Patro Christian Ludwig Friedrich Weizsäcker
Patrino Sophie Rössle
Frat(in)o Carl Heinrich von Weizsäcker
Infano Heinrich Weizsäcker
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Weizsäcker studis teologion kaj iĝis vikario; sed en Berlino en 1851 li ekokupiĝis pri historiaj studoj, iris Parizon kaj habilitiĝis en Tübingen. En 1860 li vokitis al Munkeno por eldoni sub la gvidado de Heinrich von Sybel la verkegon »Deutsche Reichstagsakte« (aktoj de Reichstag). En 1864 li iĝis profesoro pri historio en Erlangen, en 1867 en Tübingen, en 1872 en Strasburgo, en 1876 en Göttingen kaj en 1881 en Berlino, kie li krome membris ĉe la Akademio.

Verkoj (elekto) redakti

Weizsäcker verkis plurajn skribitaĵojn pri la Falsa dekretaro; »Der Pfalzgraf als Richter über den König« (Göttingen 1886) kaj eldonis el la reichstag-aktoj la volumojn Band 1–3: »Reichstagsakten unter König Wenzel, 1376 bis 1400« (Munkeno 1867–77) kaj volumojn 4–6: »unter König Ruprecht, 1400–1410« (Gotha 1882-1888).

Fonto redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 20. Leipzig 1909, p. 507, kio legeblas tie ĉi interrete.