Julius Zeyer

ĉeĥa poeto kaj verkisto

Julius ZEYER (naskiĝis la 26-an de aprilo 1841 en Prago - mortis la 29-an de januaro 1901, Prago) estis ĉeĥa poeto kaj verkisto de franca kaj germana deveno, unu el la plej grandaj ĉeĥaj poetoj novromantikismaj.

Julius Zeyer
Persona informo
Julius Zeyer
Naskiĝo 26-an de aprilo 1841 (1841-04-26)
en Prago
Morto 29-an de januaro 1901 (1901-01-29) (59-jaraĝa)
en Nova Urbo
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj francagermanarusaitalahispanasanskritoĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario vd
Subskribo Julius Zeyer
Familio
Gefratoj Jan Zeyer vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • romanisto • dramaturgo • sciencfikcia verkisto • prozisto • tradukisto vd
Verkado
Verkoj Vyšehrad ❦
Raduzo kaj Mahulena ❦
Jan Maria Plojhar ❦
Tri legendoj pri krucifikso vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li verkis longajn epopeojn el la bohema kaj monda historioj (Vyšehrad, Karola epopeo), historiajn rakontojn kun religiaj temoj (Ĝardeno de Maria, Tri legendoj pri krucifikso), romanon pri rusa carino Katarina la Granda (Andreo Ĉerniŝev), el la mezepoka Francio ĉerpas "Romano pri fidela amikeco de Amis kaj Amil". El liaj dramoj estas plej populara slovaka fabelo "Raduzo kaj Mahulena" muzikigita de Josef Suk. Lia ĉefverko estas trista romano "Jan Maria Plojhar".

Juneco redakti

Julius Zeyer estis filo de Jan Zeyer kaj lia edzino Eleonora. La patro devenis de malnova franca nobela familio en Strasburgo kaj la patrino el juda familio, kiu jam antaŭ longe aliĝis al la katolikismo. Jan Zeyer estis grandkomercisto per ligno, sed post lia frua morto la entreprenon gvidis Eleonora kaj sian filon Julius ŝi zorge preparis por transpreni la familian firmaon. En Vieno li ellernis metion de ĉarpentisto, poste li studis komercan realgimnazion, provis teknikan lernejon, sed prefere restis en la firmao por helpi al la patrino. Dudekjara li foriris akiri spertojn de ĉarpentisto unue al Vieno, poste li travojaĝis Germanion, Svislandon kaj Francion. Kiam li revenis, la patrino Eleonora decidis subteni la amatan filon en lia literatura kariero, pri kiu li sopiris. Li ne bezonis timi financajn problemojn, eĉ se literaturo ne vivtenus lin. Kvankam li ne abiturientiĝis, li aliĝis al universitataj lecionoj pri filozofio, estetiko, etiko, logiko kaj historio de filozofio, kiujn li vizitadis neregule. Intense li lernis fremdajn lingvojn (angla, franca, itala, hispana, rusa, pola, onidire ankaŭ fundamentojn de sanskrito kaj de la kopta).

Verkaro redakti

 
Memorejo de Julius Zeyer en Chotek-parko en Prago

Prozo redakti

  • Fantastické povídky, (Fantaziaj rakontoj, 1882, kvar rakontoj proksimaj al sci-fi)
  • Ondřej Černišev (Andreo Ĉerniŝev, 1875, historia romano pri la rusa kortego de Katarina la Granda)
  • Román o věrném přátelství Amise a Amila (Romano pri la fidela amikeco de Amis kaj Amil, 1877, romano pri mezepoka Francio)
  • Jan Maria Plojhar (1891, sociala romano, ĉeĥa heroo kun aŭtobiografiaj trajtoj en Italio)
  • Tři legendy o krucifixu (Tri legendoj pri krucifikso, 1895 – tri memstaraj legendoj - Inultus, El Cristo de la Luz, Samko birdo - kiujn ligas Kristo sur la kruco)
  • Trojí paměti Víta Choráze (Tri memuaroj de Vít Choráz, 1900)
  • Dům U tonoucí hvězdy (Domo Ĉe dronanta stelo, 1894)
  • Blaho v zahradě kvetoucích broskví (Feliĉo en la ĝardeno de florantaj persikujoj, 1882 - ĉina motivo)
  • Gompači a Komurasaki (Gompaĉi kaj Komurasaki, 1884 - japana motivo)
  • Báje Šošany (Mitoj de Ŝoŝana)
  • Stratonika a jiné povídky (Stratonika kaj aliaj rakontoj)
  • Maeldunova výprava (Ekspedicio de Maeldun)
  • Mariina Zahrada (La ĝardeno de Maria)

Poezio redakti

  • Vyšehrad (Kastelo Vyšehrad - el la historio de Bohemio)
  • Čechův příchod (Alveno de la prapatro Ĉeĥ)
  • Zpěv o pomstě za Igora (Kanto pri la venĝo pro Igoro)
  • Karolínská epopej (Epopeo pri Karolo la Granda)
  • Kronika o sv. Brandanu (Kroniko pri la Sankta Brandano)
  • Z letopisů lásky (El analoj de la amo)
  • Ossianův návrat (La reveno de Ossiano)

Divadelní hry redakti

  • Legenda z Erinu (Legendo el Erino)
  • Libušin hněv (La kolero de Libusa)
  • Šárka
  • Neklan
  • Radúz a Mahulena (Raduzo kaj Mahulena - la fabeldramon muzikigis Josef Suk)

En Esperanto aperis redakti