Juliusz Małachowski

Pola militisto kaj poeto

Juliusz Małachowski de blazono Nałęcz (naskiĝis en 1801, mortis la 18-an de aprilo 1831 en Kazimierz Dolny) – pola grafo, kolonelo, poeto.

Juliusz Małachowski
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1801 (1801-01-01)
en Końskie
Morto 18-an de aprilo 1831 (1831-04-18) (30-jaraĝa)
en Kazimierz Dolny
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio vd
Familio
Dinastio House of Małachowski vd
Patro Stanisław Aleksander Małachowski vd
Patrino Anna Maria Stadnicka vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la plej juna filo de generalo Stanisław Aleksander Małachowski kaj Anna Stadnicka.

Li estis ligita kun komploto de Piotr Wysocki, kies sendito al Galicio li estis. Li batalis dum la novembra ribelo, kie li komandis pafistan batalionon de Sandomierz, kiun li ekipis proprakoste. Li distingiĝis per kuraĝega atako kontraŭ rusa kazerno en Puławy la 26-an de februaro 1831. Li ankaŭ famiĝis dum plensukcesa batalo de Puławy la 3-an de marto samjare. La 7-an de marto li estis distingita per Ora Kruco de la Ordeno Virtuti Militari. Li partoprenis ankaŭ militiron de generalo Julian Sierawski kontraŭ rusa korpuso de Kreutz, batalante laŭvice la 17-an de marto en Wronów (apud Bełżyce), kie li savis la polan armeon de malvenko, kaj la 18-an de marto en Kazimierz Dolny. Dum ĉi lasta batalo li mortis komandante kontraŭatakon de militfalĉistoj.

Li estis enterigita en familia sepulto en Końskie.

Omaĝe al Juliusz Małachowski estis nomita ravino en Kazimierz Dolny, kie li mortfalis.